Laborabelo

nereproduktiva abelino
(Alidirektita el Laboristinabelo)

Laborabelolaboristinabelo estas ajna ino de (bonsociema) abelo, al kiu mankas tute la reprodukta kapablo de la kolonia abelreĝino; laŭ plej cirkonstancoj, tio komplementiĝas ankaŭ kun pliigo de certaj nereproduktaj aktivaĵoj rilate al reĝino. Laborabeloj estas en multaj abelspecioj krom la mielabeloj, sed tiu estas ĝis nun la plej familiara parolmaniera uzado de la termino.

Laborabeloj (kun reĝino).
Laboristino de mielabelo kolektanta polenon.

Laborabeloj arigas polenon en la polenujo en siaj malantaŭaj kruroj, por reveni al abelujo, kie ĝi estas uzata kiel manĝaĵo por la disvolviganta abelidaro. Poleno portata en siaj korpoj povas esti portata al alia floro, kie malgranda parto de la poleno frotita sur la pistilo, rezulte en kruciĝa polenado. Preskaŭ ĉiuj el la manĝofontoj de ĉiuj civilizoj (maizo estas notinda escepto) dependas ege de rikolta polenado fare de mielabeloj, ĉu rekte manĝata aŭ uzata kiel manĝorikoltaro por animaloj kiuj produktas lakton kaj viandon. Nektaro estas suĉata pere de rostro, mikse kun enzimoj en la stomako, kaj portata reen al la abelujo, kie ĝi estas stokita en vaksoĉelaro kaj vaporigita en mielo.

Referencoj redakti

  • The Honey Files: A Bee’s Life, A Teaching Guide, National Honey Board, 2001
  • Organizado de abelkolonio, FAO, [1] Alirita la26an de Oktobro 2015.

Eksteraj ligiloj redakti