Laborkondiĉoj estas la kondiĉoj en kiuj okazas la laboro, tio estas la komforto de la laborejo (varmo, malvarmo, lumo, mallumo, odoroj, aerumado ktp.), la labordaŭro (horojn tage, tagojn semajne, ripoztempoj), korpa sinteno (stare, side, movo), pezo movota ktp. Tio ĉio formas parton de la ĉiutaga vivo de laboristoj, do de granda parto de la homaro. La reagoj por plibonigo de la laborkondiĉoj ludis gravan rolon en la historio de la civilizacioj kaj landoj. De la flanko de la posedantoj kaj alta klaso estis kutima sinteno ne atenti pri laborkondiĉoj, dum de la flanko de la laboristoj, iliaj familioj kaj proksimuloj, la laborista movado oni luktis por ties plibonigo, ekzemple pere de la agado de sindikatoj, de la labora juro ktp.

La sekureco kaj sano dum la laboro estas interfaka priokupo kiu temas pri sekureco, sano kaj vivkvalito en la laborlokoj. Oni povas studi ankaŭ la efikon de la dungado kaj ties rilato kun proksimaj komunumoj, familianoj, dungistoj, klientoj, liveristoj kaj aliaj personoj.

Estas diversaj konsideroj pri malbonaj laborkondiĉoj el diversaj vidpunktoj, nome la jenaj:

  • Moralo: Laboristo devas ne suferi riskon de akcidentoj en la laboro, kaj ankaŭ ne aliaj personoj rilataj kun la laboro.
  • Ekonomiko: Multaj registaroj akceptas, ke malbonaj laborkondiĉoj rezultas en pli granda kosto por la ŝtato, pro la kosto de la pago de la sociala sekureco por malkapabluloj kaj por la santraktado de vunditoj kaj malsanuloj pro laboro, kaj la malpliigo de la laborforto. Ankaŭ la entreprenoj (dungistoj) povas suferi ekonomiajn malavantaĝojn, kiaj burokrataj kostoj, malpliigo de la produktado, kaj la perdo de la pozitiva bildo antaŭ la aliaj dungitoj, la konsumantoj kaj la publiko ĝenerale.
  • Juro: La minimumaj postuloj pri sekureco kaj sano en la laborkondiĉoj kutime estas tipigitaj en la puna juro aŭ en la civila juro; oni konsideras plej ofte, ke sen jura premo la entreprenoj povus ne senti sin devigataj fronti la kostojn plibonigi la laborkondiĉojn nur pro moralaj tialoj aŭ eĉ konveno nur por longa tempo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti