La laborloka taksado estas proceso per kiu oni sisteme esploras, taksas kaj forigas endanĝerigojn kaj sanecajn ŝarĝojn ĉe la laboro por plialtigi la entreprenan nivelon de laborprotekto. Por atingi maksimuman laborlok-kvaliton, leĝoj de multaj ŝtatoj (ekzemple en EU surbaze de la Direktivo 89/391/Eŭropa Ekonomia Komunumo, de la 12-an de junio 1989). postulas, ke la entreprena responsulo sisteme esploru kaj taksu ĉion endanĝerigon kaj sanec-ŝarĝon, kiuj tuŝas la laborantajn homojn. Endanĝerigoj kaj sanecaj ŝarĝoj povas havi diversspecajn kaŭzojn; ekzemple: maŝinoj, laboriloj, kemiaĵoj, radiado, bruo, skuado, streĉo, tempopremo, laborloka klimato, lumigo, korppozicio aŭ manipulado de ŝarĝaĵoj. Ankaŭ ne ĉiuj homoj estas same ŝarĝeblaj. Sekve oni aparte atentu pri la specifaj endanĝerigoj por senspertaj aŭ protektbezonaj laborantoj, ekzemple junuloj, gravedulojhandikapuloj. La rezultoj de la esplorado kaj la planitaj aranĝoj por eviti la endanĝerigojn estu fiksitaj skribe en la tiel nomata “sekureca kaj sanprotekta dokumento”.

Eksteraj ligiloj redakti