Laborpunejo estas speco de koncentrejo destinita al praktikado de deviga laboro aŭ eĉ amasa sklaveco.

La Kanalo Blanka maro - Balta maro malfermita je la 2-a de aŭgusto 1933 estis la unua granda industria projekto konstruita en la Sovetunio uzante nur punlaboristoj.

Sovetunio redakti

La sovetiaj prizonaj laborpunejoj, kiuj ekzistis dum la stalinisma epoko, estas inter la plej konataj laborpunejoj en la historio. Estis kelkaj milionoj da malliberuloj tie. Situante ĉefe en Siberio, ili estis konataj pro siaj ekstremaj klimataj kondiĉoj.
La 11-an de julio 1929 per decido de la Konsilio de Popolaj Komisaroj "Pri la uzo de la laboro de krimaj malliberuloj" estis kreitaj du paralelaj strukturoj de malliberigaj lokoj: unu sub la direkto de la centra GPU (ГПУ) de la Sovetunio, la alia sub la gvidado de la NKVD [НКВД), la politika polico. La bazo de la unua strukturo konsistis el prizonaj laborejoj por kondamnoj kaj liberecaj senigoj de pli ol tri jaroj, kaj la dua organizis laborejojn por liberecaj senigoj ĝis tri jaroj. Por certigi la prizorgadon de ĉi tiuj laborejoj estis organizitaj agrikulturaj kaj industriaj kolonioj nomataj malliberejaj kolonioj (Ispravitelna-troudovaïa kolonia; akronimo: ITK, en la rusa: ИТК).

Nazia Germanio redakti

Dum 2-a Mondmilito la nazioj funkciigis plurajn kategoriojn da Arbeitslager (Laborejoj) por malsamaj kategorioj da malliberigitoj. La plej granda nombro da ili enhavis judajn civilulojn perforte forrabitajn en la okupataj landoj por provizi laboron en la germana militindustrio, ripari bombitajn fervojojn kaj pontojn aŭ labori en bienoj. Ili ankaŭ funkciigis koncentrejojn, kelkaj el kiuj disponigis senpagan devigan laboron por industriaj kaj aliaj laboroj dum aliaj ekzistis sole por la ekstermado de siaj malliberigitoj. Rimarkinda ekzemplo estas la kompleksa laborejo Mittelbau-Dora, kiu servis la produktadon de la raketo V-2. La naziaj laborejoj ludis ŝlosilan rolon en la ekstermado de milionoj da homoj. Antaŭ 1944, 19,9% de ĉiuj laboristoj estis eksterlandanoj, ĉu civilaj, ĉu militkaptitoj.

Francio redakti

Japanio redakti

Vidu ankaŭ redakti