Lactobacillus bulgaricus [laktobacilus bulgarikus] (nuna scienca nomo: Lactobacillus delbrueckii subsp. bulgaricus) estas Gram-pozitiva bakterio, kiun oni uzas en produktado de la jogurto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lactobacillus delbrueckii subsp. bulgaricus

Biologia klasado
Regno: Bakterioj Bacteria
Divizio: Firmicutes
Klaso: Bacilli
Ordo: Laktobacilaloj Lactobacillales
Familio: Lactobacillaceae
Genro: Laktobacilo Lactobacillus
Specio: L. delbrueckii
Subspecio: L. d. bulgaricus
Lactobacillus delbrueckii subsp. bulgaricus
(Orla-Jensen 1919)
Rogosa & Hansen 1971
Weiss et al. 1984 (subspecies status)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝin identifis unuafoje en 1905 la bulgara kuracisto Stamen Grigorov, kiu baptis ĝin.

La bakterio formas el lakto laktoacidon, kiu konservas la lakton. Ĝi malkonstruas la laktozon, tiel ĝi helpas la malsanulojn je laktoza maltoleremo, en kies korpo mankas la laktoz-malkombinaj enzimoj.

Dum la fermentado, la Lactobacillus bulgaricus produktas acetaldehidon, kiu donas guston de la jogurto. La plej grandaj importistoj de la bakterio estas Japanio, Usono kaj la Eŭropa Unio.