Ladánybene
Ladánybene (ladAnjbene) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kecskemét.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 41 km²
- Loĝantaro: 1700
- Poŝtkodo: 6045
- Telefonprefikso: 76
Situo
redaktiHistorio
redaktiLa unua mencio devenis el 1385 en formo Bene. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste la kampoj apartenis al Jászladány. Formiĝis longa vico da farmoj. La vilaĝo naskiĝis en 1907.
Vilaĝservoj estas lernejo, biblioteko. Ĝemelkomunumo estas Nebelschütz, Germanio.
Menciindaĵo
redaktiDum la socialismo oni ofte aranĝis tendaron por junuloj, kiuj rikoltis fruktojn. Rokbando ofte faris tie koncertojn. La tendaro havis telefonon numero 27, oni ofte telefonis al la bando. Tial ili prenis la nomon "Ladánybene 27".