LADA Largus

(Alidirektita el Lada Largus)

LADA Largus (ruse Лада Ларгус) estas la rusia kompakta aŭto, adaptita versio de Dacia Logan MCV de la unua generacio (2006), iam produktita en Rumanio. Ĝi estis kreita kunlabore de Renault kaj AvtoVAZ surbaze de la platformo Nissan B0. [1]. Ĝi estas fabrikata de AvtoVAZ en Toljatti ekde la 4-a de aprilo 2012.

LADA Largus
ruse Лада Ларгус
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Aliaj nomoj Dacia Logan MCV
Renault Logan MCV
Produktata ekde 2012
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro K7M (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1598 cm³, 82 ĉevalpovoj; Renault)
VAZ-11189 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1596 cm³, 87 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
K4M (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1598 cm³, 102 ĉevalpovoj; Renault)
VAZ-21129 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1596 cm³, 106 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika (JR5 aŭ JH3, Renault, AvtoVAZ), la 5-ŝtupa mekanika 21809 (AvtoVAZ)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 260 kg (2 778 lb)
Dimensioj
Longeco 4 470 mm
Larĝeco 1 750 mm
Alteco 1 670 mm
Veturalteco 180 mm (sen kargo)
150 mm (plene ŝarĝita)
Benzin-kapacito 13,2 USgal (50 l)
Modeloj
Antaŭa modelo VAZ-2120
Aliaj modeloj Renault Logan
vdr

Historio redakti

En septembro 2008 AvtoVAZ aĉetis kontraŭ 100 milionoj da eŭroj licencon por produktado kaj vendado de la aŭto R90, kiel ĝi estis tiam nomita en dokumentaro. En aprilo 2009 en AvtoVAZ okazis la unuaj testoj de Dacia Logan MCV, kiuj konfirmis ke teknike eblas produkti ĝin en la fabrikoj de la konzerno. En oktobro 2009 oni aprobis la produktadon, sed pro la ekonomia krizo prokrastis ĝin. En aŭgusto 2010 la modifita kombiaŭta versio estis prezentita en la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio. En aprilo 2011 estis anoncitaj la prezoj kaj ĝeneralaj teknikaj karakterizoj. La unua LADA Largus estis fabrikita la 17-an de junio 2011 kaj la 7-an de julio 2011 la aŭto ricevis sian nomon, kiu baziĝas sur la latina largus kaj signifas senavara[2]. En aŭgusto 2011 LADA Largus unuafoje estis prezentita en la ekspozicio Interaŭto sub sia propra nomo[3].

La amasa produktado komenciĝis la 4-an de aprilo 2012. La inaŭguron gvidis la ĉefministro Vladimir Putin[4]. En 2019 la aŭto okupis la 7-an lokon laŭ vendoj en Rusio[5].

Versioj redakti

Largus R90 redakti

La pasaĝera kombiaŭto haveblas en la 5-loka kaj 7-loka versioj (la sola seploka aŭto en sia klaso)[6].

Largus F90 redakti

La kargofurgono havas senfenestrajn flankajn kaj malantaŭan panelojn[7].

Largus Cross redakti

En 2014 komenciĝis dezajnado de la miksaŭta versio kaj en februaro 2015 ĝi estis oficiale prezentita. Ĝi havas pli altan (je 25 mm) veturaltecon, nefarbitajn bufrojn, malpezfanditajn 16-colajn radodiskojn, aperis oranĝaj enmetaĵoj en la salono. Ĝi haveblas en la 5-loka kaj 7-loka versioj, kun la 16-valva motoro je 105 ĉevalpovoj[8].

En julio 2016 okaze de la 50-a jubileo de AvtoVAZ estis fabrikita la limigita versio Largus Cross Black Edition. Ĝia diskoj, tegmento kaj flankospeguloj estas nigraj[9].

Largus CNG redakti

La 20-an de februaro 2019 estis oficiale prezentita LADA Largus CNG — la kombiaŭto, kiu povas konsumi benzinon kaj metanon. Tio estas Largus F90, Largus R90 kaj Largus Cross kun defaŭlte instalitaj gasaparatoj. La gasbalonoj troviĝas malantaŭ vando, dividanta la pasaĝeran kaj kargosekciojn, do la kargosekcio estas granda (2225 litroj). En la versio Norma kun subversio Comfort haveblas du aerkusenoj, kontraŭnebulaj lumiloj, klimatizilo, sonsistemo, tegmentorakoj, parkumsensiloj. La ŝofora sidilo havas lumboapogilon kaj reguligeblas laŭ alteco. Bufroj estas el nigra plasto. Por la versio Luxe haveblas ankaŭ la subversio Prestige.

La gasbalono havas volumenon 90 litroj, do enspacigas 22 m³ da kunpremita metano. Ankaŭ haveblas la 50-litra benzinujo. La aŭto ĉiam startas per benzino kaj post varmiĝo de la motoro aŭtomate transiras al konsumado de metano. Se metano elĉerpiĝas, ĝi same aŭtomate revenas al benzino. Oni povas haltigi tiujn transirojn per speciala butono sur la instrumenta panelo. LED-lumiloj informas pri gasrezervoj. Sur la gasbalonoj haveblas specialaj valvoj, kiuj fermas eliĝon de gaso kaze de akcidento[10].

Tiel AvtoVAZ daŭrigis serion de la metanfuelaj aŭtoj, komencitan de Lada Vesta CNG. Uzado de metano ebligas duonigi fuelo-elspezojn[11].

Subversioj redakti

La mekanika transmisio, 1,6 litro, 87 ĉevalpovoj redakti

Versio Kodo de subversio Fuelo Transmisiilo Povo Atingo 100 km/hore Fuelkonsumado
Standart furgono FS035-50 Benzino la antaŭa 87 ĉevalpovoj 15,4 sek. 8,2 litroj/100 km
Standart 5 lokoj KS035-50 Benzino la antaŭa 87 ĉevalpovoj 14,4 sek. 8,2 litroj/100 km
Norma furgono FS035-51 Benzino la antaŭa 87 ĉevalpovoj 15,4 sek. 8,2 litroj/100 km
Norma 5 lokoj KS035-51 Benzino la antaŭa 87 ĉevalpovoj 14,4 sek. 8,2 litroj/100 km
Norma 7 lokoj RS035-51 Benzino la antaŭa 87 ĉevalpovoj 15,4 sek. 8,2 litroj/100 km

La mekanika transmisio, 1,6 litro, 106 ĉevalpovoj redakti

Versio Kodo de subversio Fuelo Transmisiilo Povo Atingo 100 km/hore Fuelkonsumado
Norma furgono FS045-51 Benzino la antaŭa 106 ĉevalpovoj 14,0 sek. 7,9 litroj/100 km
Norma furgono

CNG

FSA45-51 Benzino

Gaso

la antaŭa 106 ĉevalpovoj

94 ĉevalpovoj (gaso)

14,5 sek.

14,5 sek. (gaso)

7,6 litroj/100 km

7,8 m³/100 km

Norma 5 lokoj KS045-51 Benzino la antaŭa 106 ĉevalpovoj 13,5 с 7,9 litroj/100 km
Норма CNG KSA45-51 Benzino

Gaso

la antaŭa 106 ĉevalpovoj

94 ĉevalpovoj (gaso)

13,7 sek.

14,5 sek. (gaso)

7,7 litroj/100 km

8,0 m³/100 km

Norma 7 lokoj RS045-51 Benzino la antaŭa 106 ĉevalpovoj 14,5 sek. 7,9 litroj/100 km
Luxe 5 lokoj KS045-52 Benzino la antaŭa 106 ĉevalpovoj 13,5 sek. 7,9 litroj/100 km
Luxe CNG KSA45-52 Benzino

Gaso

la antaŭa 106 ĉevalpovoj

94 ĉevalpovoj (gaso)

13,7 sek.

14,5 sek. (gaso)

7,7 litroj/100 km

8,0 m³/100 km

Luxe 7 lokoj RS045-52 Benzino la antaŭa 106 ĉevalpovoj 14,5 sek. 7,9 litroj/100 km

Sekureco redakti

Testo surbaze de la normoj de Ekonomia komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo (kun fronta rapideco dum kolizio je 56 km/hore anstataŭ 64 km/hoe laŭ Euro NCAP) donis 8,32 poentojn, do 3 stelojn. La plej malbonajn rezultojn montris kolizio kontraŭ la malantaŭa parto, kiu grave difektiĝas, damaĝante la pasaĝerojn sur la posta vico[12].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Максим Кубанцев (2012-04-05) Семейный универсал выкатился к Путину (ruse). Gazeta.ru. Arkivita el la originalo je 2012-08-28. Alirita 2019-08-22.
  2. LADA LARGUS в вопросах и ответах (ruse). Lada Largus.ru (2012-04-25). Alirita 2019-08-22.
  3. История создания Лада Ларгус (ruse). LadalargusCenter.ru. Alirita 2019-08-22.
  4. Маргарита Лютова (2012-04-04) "АвтоВАЗ" запустил производство Lada Largus (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2012-08-28. Alirita 2019-08-22.
  5. LADA LARGUS удерживается в Топ-10 бестселлеров российского рынка (ruse). LadaLargus.ru (2019-07-04). Alirita 2019-08-22.
  6. Технические характеристики Лада Ларгус Универсал (R90) (ruse). LadaOnline.ru (2014-11-19). Alirita 2019-08-22.
  7. Технические характеристики Лада Ларгус Фургон (F90) (ruse). LadaOnline.ru (2014-11-19). Alirita 2019-08-22.
  8. LADA Largus Cross выходит на рынок (ruse). AvtoVAZ (2015-02-07). Arkivita el la originalo je 2019-08-22. Alirita 2019-08-22.
  9. Игра цветом: знакомимся с LADA LARGUS CROSS BLACK EDITION (ruse). LadaLargus.ru (2016-07-27). Alirita 2019-08-22.
  10. LADA Largus CNG — старт производства (ruse). AvtoVAZ (2019-02-20). Arkivita el la originalo je 2019-07-12. Alirita 2019-08-22.
  11. Виталий Архиреев (2019-05-01) Lada Largus CNG: сколько можно сэкономить с битопливным универсалом (ruse). Rosijskaja gazeta. Alirita 2019-08-22.
  12. Результаты краш-теста Лады Ларгус (ruse). Expertvaz.ru. Alirita 2019-08-22.