LADA Vesta

(Alidirektita el Lada Vesta)

LADA Vesta (ruse Лада Веста) estas la rusia kompakta aŭto, kiun AvtoVAZ produktas ekde la 25-a de septembro 2015. Ĝi anstataŭis la familion LADA Priora en modela vico. La vendoj komenciĝis la 25-an de novembro 2015[1]. En 2018 estis venditaj 108 364 aŭtoj, kio faris ĝin la plej vendata aŭto en Rusio[2].

LADA Vesta
ruse Лада Веста
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti, Iĵevsko (Rusio), Oskemeno (Kazaĥio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Produktata ekde 2015
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro VAZ-21129 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1596 cm³, 106 ĉevalpovoj)
VAZ-21179 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1774 cm³, 122 ĉevalpovoj)
Transmisio la 5-ŝtupa robota 2182 (AvtoVAZ)
la 5-ŝtupa mekanika 21807 (AvtoVAZ)
la 5-ŝtupa mekanika 21807 (JH3 aŭ JH3 514; Renault)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 653 kg (3 644 lb)
Dimensioj
Longeco 4 410 mm
Larĝeco 1 764 mm
Alteco 1 497 mm
Veturalteco 178 mm
Benzin-kapacito 14,52 USgal (55 l)
Modeloj
Antaŭa modelo LADA Priora
vdr

Historio redakti

Nomo redakti

Unuafoje tiu ĉi nomo aperis en 2008, kiam ĝin proponis la nomokrea firmao BrendLab. En 2010 okazis konkurso de nomoj por la nova aŭto Lada 2190. Venkis la nomo Granta, sed ankaŭ Vesta estis proponita pli ol 400 fojojn. En 2014 oni testis ĝin je la celata klientaro kaj poste oficiale registris kiel varomarkon. Fine aperis kombino el la nomoj de du diinoj: Lada (la slava diino de amo kaj edzeco) kaj Vesta (la romia diino de hejmo kaj fajrejo). Aldonaĵo SW signifas Sport Wagon[3].

Fabrikado redakti

Oni investis en kreadon de la aŭto proksimume 6,5 miliardojn da rubloj. La unua korpuso de la antaŭseria Vesta estis veldita la 5-an de novembro 2014 en Iĵevsko. La 6-an de februaro 2015 samloke estis veldita kaj farbita la unua korpuso de Vesta, farita surbaze de amasprodukta teknologio[4]. La 25-an de septembro 2015 oni solene lanĉis la amasan fabrikadon de Lada Vesta[5].

Origine oni planis ke la 25-an de novembro 2015 ekvendiĝos limuzino kaj poste hatchback, sed poste la plano ŝanĝiĝis kaj ekde 2017 komenciĝis amasa fabrikado de kombinaŭto kaj ĝia ajnagrunda versio[6]. La 29-an de aŭgusto 2016 la prezidanto de AvtoVAZ Nicolas Maure diris, ke la kompanio rezignis je la produktado de la hatchback-versio por eviti internan konkurencon kun LADA XRAY[7]. La 19-an de septembro 2017 AvtoVAZ komencis akceptadon de la mendoj de kombiaŭtaj versioj Vesta SW kaj Vesta SW Cross.

La 29-an de aŭgusto 2018 en la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio estis oficiale prezentita la modelo Vesta Sport[8][9]. Vendoj startis la 31-an de januaro 2019[10].

En 2020 devos aperi la redezajnita versio Lada Vesta FL[11]. Ĝi ricevos tute novan instrumentan panelon, pordojn kaj centran plankotunelon. Aperos granda tuŝekrano de plurmedia sistemo, unuigita kun klimatizilo. Novaj estos ankaŭ bufroj kaj krado de radiadilo, ŝanĝiĝos dezajno de la lumiloj[12].

Teknikaj karakterizoj redakti

 
Motoro VAZ-21129
 
Interiero

Lada Vesta estas pli longa ol Lada Priora — 4,41 m.

La aŭto estas farita surbaze de la platformo Lada B, kiu estis evoluigo de la projekto Lada C. La dezajno baziĝas sur konceptaj aŭtoj LADA XRAY. Ĝi ricevis originalan antaŭan suspension kun L-formaj leviloj, novaj turnokamoj kaj kastoreno je 5 gradoj, kaj stirsistemon de Renault Megane[6]. La stirkolono estas reguligebla laŭ alteco kaj eliĝo, en ĉiuj versioj. Bremsoj kaj radiadilo ankaŭ devenas de Renault-Nissan.

Lada Vesta havas motorojn VAZ-21129 (106 ĉevalpovoj, 1,6 litro) kaj VAZ-21179 (122 ĉevalpovoj, 1,8 litro). Haveblas du variantoj de transmisio: la kvinŝtupa mekanika rapidumskatolo kaj la aŭtomatigita mekanika rapidumskatolo (VAZ 21827)[13]. Oni povas kompreni, kia transmisio estas uzata en la aŭto laŭ ĝia VIN: GFL13 indikas la transmision de Renault, GFL11 — la transmision 21807 fare de AvtoVAZ. La robota rapidumskatolo havas kodon GFL12[14].

En 2017 aperis Lada Vesta CNG, kiu funkcias surbaze de benzino kaj metano. Tio estas la unua en Rusio aŭto, amase fabrikata kun benzino-metana motoro[15].

Versioj redakti

LADA Vesta havas tri ĉefajn versiojn: Classic (la baza), Comfort (la meza) kaj Luxe (la pinta). Por limuzino haveblas ankaŭ la simpligita versio Standard kaj la pinta versio Exclusive. Ĉiuj versioj havas opciojn, do estas modifeblaj, ekzemple: Classic havas opcion Start, Comfort havas opciojn Multimedia kaj Image, Luxe havas opciojn Multimedia kaj Prestige.

 
Sport edition.

La modifikoj:

  • Vesta Cross — pasaĝera 5-loka limuzino kun altigitaj vetureblecoj.
  • Vesta CNG — ebligas kombini metanon kaj benzinon.
  • Vesta SW — pasaĝera 5-loka kombiaŭto.
  • Vesta SW Cross — pasaĝera 5-loka kun altigitaj vetureblecoj.
  • Vesta Sport — pasaĝera 5-loka limuzino kun specialaj bufroj, "jupoj" sur sojloj kaj spojlero sur supro de kofrujo. Ĝi havas la benzinan motoron VAZ-21179 (1,8 litro) kaj la kvinŝtupan mekanikan transmision Renault. Povo de la motoro estas 145 ĉefalpovoj, torda momanto 184 Nm, maksimuma rapideco 193 km/hore[16].

Sekureco redakti

Autoreview Car Assessment Program
 
Sekureco de pasaĝeroj

(fronta kolizio)

14,1 poentoj el 16
Testita modelo:

LADA (VAZ) Vesta, kvinporda limuzino (2016)


Sekve de kolizia testo fare de la rusia magazeno Autoreview[17] laŭ propra metodo ARCAP (Autoreview Car Assessment Program) LADA Vesta ricevis 14,1 poentojn el 16, do ricevis 4 stelojn[18]. LADA Vesta evidentiĝis esti pli sekura ol Ford Focus kaj Hyundai Solaris[19] de la 1-a generacio. En tiu klaso ĝin superis nur Hyundai Solaris de la 2-a generacio kaj Volkswagen Polo. En 2016 en la versio Luxe aperis flankaj aerkusenoj[20].

Autoreview Car Assessment Program
 
Sekureco de pasaĝeroj

(fronta kolizio)

15,1 poentoj el 16
Testita modelo:

LADA (VAZ) Vesta, kvinporda limuzino (2018)


En 2018 AvtoVAZ okazis pliaj ŝanĝoj kaj en la testo la aŭto ricevis plian poenton, do fine gajnis 15,1 poentojn el 16, ricevinte 5 stelojn. La aŭto estis agnoskita pli sekura ol Volkswagen Polo kaj cedis en sia klaso nur al Hyundai Solaris, gajninte 16 poentojn el 16 poentoj kaj ricevinte 5 stelojn.

Aŭtosporto redakti

 
LADA Vesta antaŭ la Tutmonda Aŭtokonkuro (WTCC)

Ekde 2015 limuzino LADA Vesta servas kiel bazo por konkura aŭto LADA Vesta TC1 de la teamo LADA Sport Rosneft en la Tutmonda Aŭtokonkuro inter leĝeraj aŭtoj (WTCC)[21].

Premioj redakti

  • La premio Marcus en kategorio "Ekonomia allogeco" en la kompakta klaso (Aŭstrio, 2018)[22].

Eksporto redakti

En februaro 2018 unuafoje post 12-jara paŭzo al Kubo venis 344 novaj Lada — tio estis Lada Vesta kaj Lada Largus, kiuj ekfunkciis kiel taksioj. En 2019 oni anoncis aĉetadon de pliaj 500 aŭtoj por ŝtatoficejoj kaj policejoj[23][24].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Виктор Смеюха (2015-10-29) Lada Vesta получила двухцветный кузов (ruse). Rosijskaja gazeta. Alirita 2019-08-16.
  2. Алексей Кованов (2019-01-14) Россияне набросились на Vesta, Granta и Rio: итоги 2018 года (ruse). Mail.ru Авто. Alirita 2019-08-16.
  3. Почему ладу назвали веста (ruse) (2019-08-04). Alirita 2019-09-05.
  4. АвтоВАЗ начал серийное производство Lada Vesta (ruse). Mail.ru Авто (2015-02-06). Alirita 2019-08-16.
  5. "АвтоВАЗ" начал серийный выпуск Lada Vesta (ruse). Interfax (2015-09-25). Alirita 2019-08-16.
  6. 6,0 6,1 Мария Базалишвили (2014-05-26) Lada Vesta станет больше и дешевле Priora (ruse). Dp.ru. Alirita 2019-08-16.
  7. Юрий Зубко (2016-08-29) АвтоВАЗ отказался от планов по выпуску Lada Vesta в кузове хэтчбек (ruse). Rosijskaja gazeta. Alirita 2019-08-16.
  8. Презентация Lada Vesta Sport (все отличия от обычной версии) (ruse). Lada Online (2019-05-07). Alirita 2019-08-16.
  9. Какой получилась серийная Веста Спорт? (ruse). Авторевю. Alirita 2019-08-16.
  10. LADA Vesta Sport — старт продаж. AvtoVAZ (2019-01-30). Arkivita el la originalo je 2019-08-16.
  11. Когда выйдет Lada Vesta FL (фейслифт), новые подробности (ruse). Lada Online (2019-07-29). Alirita 2019-08-16.
  12. Первые Lada Vesta FL (фейслифт) уже собраны (ruse). Lada Online (2019-02-26). Alirita 2019-08-16.
  13. Руководство по эксплуатации Vesta седан (ruse). AvtoVAZ. Alirita 2019-08-16.
  14. Игорь Владимирский (2016-10-18) Лада Веста сменила коробку передач Renault на отечественную (ruse). Авторевю. Alirita 2019-08-16.
  15. Иннокентий Кишкурно (2017-08-02) Битопливная Лада Веста — тест-драйв ЗР (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-08-16.
  16. Технические характеристики Vesta Sport (ruse). AvtoVAZ. Arkivita el la originalo je 2019-08-16. Alirita 2019-08-16.
  17. Юрий Ветров (2016) Краш-тест Лады Весты: что помешало автомобилю стать лучшим за всю историю ударных испытаний Авторевю? (ruse). Авторевю. Alirita 2019-08-16.
  18. Андрей Полухин (2016-02-05) Lada Vesta успешно прошла независимый краш-тест (ruse). Rosijskaja gazeta. Alirita 2019-08-16.
  19. Андрей Говоров (2016-05-02) Lada Vesta по итогам краш-теста оказалась безопаснее Hyundai Solaris и Ford Focus (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-08-16.
  20. Анна Полякова (2016-09-12) Седан «Лада Веста» получил боковые подушки безопасности (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-08-16.
  21. Михаил Козловский будет в Аргентине в роли зрителя (ruse). Kolesa.ru (2015-03-04). Alirita 2019-08-16.
  22. Lada Vesta получила престижную премию Marcus в Австрии (ruse). Izvestija (2018-03-20). Alirita 2019-08-16.
  23. Lissy Rodríguez Guerrero (2018-03-12) Ruedan bien en Cuba nuevos Lada (hispane). Granma. Alirita 2019-08-16.
  24. Андрей Полухин (2019-02-09) "Капиталистическая Lada". Почему на Кубе ценят "Жигули" выше Vesta (ruse). Rosijskaja gazeta. Alirita 2019-08-16.