László Somlai
hungara esperantisto
(Alidirektita el Ladislao Spierer)
SOMLAI László (Ladislao Spierer, pseŭdonimo: L. Rereips) (naskiĝis la 7-an de marto 1906 en Vajszló, mortis la 12-an de marto 1971 en Budapeŝto) estis hungara esperantisto kaj pentraĵagento.
László Somlai | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | L. Rereips |
Naskiĝo | 7-an de marto 1906 en Vajszló |
Morto | 12-an de marto 1971 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto |
László Somlai lernis Esperanton en 1925 kaj dum kelkaj jaroj estis prezidanto de HESL.
|
Tradukoj
redakti- Károly Aszlányi: Sep Vangofrapoj
- Lajos Bíró: Fraŭlino Ida
- József Darvas: Amara Pano
- Jolán Földes: La Strato de Fiŝanta Kato
- Lajos Kassák: La Vojoj estas Nekonataj
- Ferenc Molnár: La Knaboj de la Paŭlo-strato (A Pál utcai fiúk), fama romano pri bataloj inter knabo-bandoj, plurfoje filmigita, Rickmansworth: Esperanto Publishing, 1938, 187 paĝoj (= La Epoko Libro-Klubo 2)
- Sándor Petőfi: La Avo, Purmerend: Muusses, 1937, 31 paĝoj (= Muusses Esperanto Biblioteko 8)
- Kálmán Porzsolt: La Vojo Malsupren
- Viktor Rákosi: For la Viandon
- Lajos Zilahy: Printempo de Morto