Ladislao la 3-a (Pollando)

Vladislao de Varna, Vladislao/Ladislao la 3-a de Pollando, Vladislao la 1-a de Hungario kaj Kroatio, pole Władysław III. Warneńczyk, hungare I. Ulászló, kroate Vladislav I., litove Vladislovas III Varnietis, latine Ladislaus (naskiĝis la 31-an de oktobro 1424 en Krakovo, mortis la 10-an de novembro 1444 ĉe Varna, Otomana Imperio, hodiaŭ Bulgario) estis ekde 1434, kiel Vladislao (aŭ Ladislao) la 3-a reĝo de Pollando, kaj ekde 1440, kiel Vladislao la 1-a, reĝo de Hungario kaj Kroatio. Li havis la epiteton "la Varna" kaj li apartenis al la Jogajlidoj.

Ladislao la 3-a
Reĝo de Pollando kaj Hungario
Ladislao la 3-a sur pentraĵo el la 19-a jarcento
Ladislao la 3-a sur pentraĵo el la 19-a jarcento
Persona informo
Naskonomo pole Władysław III. Warneńczyk, hungare I. Ulászló, kroate Vladislav I., litove Vladislovas III Varnietis, latine Ladislaus
Naskiĝo 31-an de oktobro 1424 (1424-10-31)
en Krakovo
Morto 10-an de novembro 1444 (1444-11-10) (20-jaraĝa)
en Varna
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Familio
Dinastio Jogajlidoj vd
Patro Ladislao la 2-a Jogajlo vd
Patrino Sophia of Halshany vd
Gefratoj Kazimiro la 4-a • Elizabeth Bonifacia of Poland • Hedwig Jagiellon vd
Edz(in)o
Infanoj
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Reĝo de Pollando
Vladislao/Ladislao la 3-a
Dum 14341444
Antaŭulo Ladislao la 2-a Jogajlo, lia patro
Sekvanto Kazimiro la 4-a, lia frato
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Vladislao la 1-a
Dum 1440-1444
Antaŭulo Elizabeto de Luksemburgo
Sekvanto Ladislao la 5-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ladislao la 3-a la "Varna" (pole: Władysław III Warneńczyk, sur alia pentraĵo el la 19-a jarcento

Biografio redakti

Li naskiĝis en Krakovo en 1424, kiel pola reĝido. Post la nasko la pola nobelaro ricevis privilegiojn, aliflanke ili akceptis la junan reĝidon estonta reĝo. La surtroniĝo okazis en 1434 en Krakovo post morto de Ladislao la 2-a. Post 5 jaroj la hungara trono malpleniĝis. Parto de la hungaroj volis Ladislaon, aliaj la Habsburgojn. Fakte samtempe estiĝis 2 hungaraj rivalaj reĝoj, kiuj militadis unu kontraŭ la alia. János Hunyadi apogis Ladislaon, ilia plej grava malamiko estis Johano Jiskra. Ladislao venkis, sed ne tute. Fine paco okazis en 1442. Poste Ladislao unue venkis la turkojn, sed poste en Varna li malvenkis, eĉ en la batalejo li mortis en 1444 (Batalo de Varna).

En Várna estas bulvardo nomumita Vladislav Varnenĉik kaj estas maŭzoleo kaj memorparko ekde 1924.