Ladislao la 4-a (Pollando-Litovio)

Ladislao la 4-a Vasa, pole Władysław IV Waza, beloruse Уладзіслаў Ваза, Uładzislaŭ Vaza, litove Vladislovas II Vaza, ruse Владислав Жигимонтович (naskiĝis la 9-an de junio 1595 en Lobzov apud Krakovo; mortis la 20-an de majo 1648 en Mereĉ, nuntempe Merkine en Litovio) estis caro de Rusio (1610-1613; laǔ titolo — ĝis 1634), reĝo de Pollando kaj Granda Duko de Litovio (1632-1648).

Ladislao la 4-a Vasa
Reĝo de Pollando, grandduko de Litovio, caro de Rusio
Kronada portreto de Ladislao la 4-a
Kronada portreto de Ladislao la 4-a
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Ceteraj titoloj reĝo de Svedio (nur titole, laŭ pretendo)
Persona informo
Władysław IV Waza
Naskonomo Władysław IV Waza
Naskiĝo la 9-an de junio 1595
en Lobzov apud Krakovo
Morto la 20-an de majo 1648
en Mereĉ, nuntempe Merkine en Litovio
Tombo Royal Tombs of the Wawel Cathedral vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Subskribo Ladislao la 4-a (Pollando-Litovio)
Familio
Dinastio Dinastio Vasa vd
Patro Sigismondo la 3-a Vasa
Patrino Anna de Aŭstrio vd
Gefratoj Anna Katarzyna Konstancja • Karol Ferdynand Vasa • Alexander Charles Vasa • John Albert Vasa • Johano la 2-a Kazimiro • Anne Marie Vasa vd
Edz(in)o Queen Cecilia Renata of Poland • Marie Louise Gonzaga vd
Infanoj Sigismund Casimir of Poland • Maria Anna Izabela Wazówna • Władysław Konstanty Waza vd
Profesio
Okupo monarko vd
Aktiva dum 1620–1648 vd
Caro de la tuta Rusio
Dum 1610 - 1613 (1634)
Antaŭulo Bazilo la 4-a Ŝujskij
Sekvanto Miĥail Fedoroviĉ Romanov
Reĝo de Pollando
Grandduko de Litovio
Dum 1632-1648
Antaŭulo Sigismondo la 3-a Vasa
Sekvanto Johano la 2-a Kazimiro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ladislao estis filo de Sigismondo la 3-a Vasa. Komence de sia regado li venkis Rusion. Laŭ la kondiĉoj de la packontrakto, subskribita la 14-an de aprilo 1634, lia ŝtato ricevis teritoriojn, inter kiuj estis la urbo Smolensk, sed Ladislao devis rezigni pri la titolo "rusia reĝo", kiun li ricevis de moskvaj bojaroj dum la Granda Malordo. Post la morto de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo Ladislao klopodis ekregi en Svedio, pri kies trono li fine rezignis en la jaro 1635.

Ladislao estis katoliko. Diference de sia patro, li estis pli religie liberala. Al lia kortego apartenis multaj protestantoj. Strebante al socia paco li kunvokis en la jaro 1645 konsilantaron el katolikoj kaj protestantoj. Sed li ne povis haltigi ribelojn de kazakoj celantaj unue kontraŭ la pola nobelaro. Rezulto de la ribelo, kiu startis en la jaro 1648, estis perdo de parto de la ukrainiaj teritorioj kiujn ekde tiam regis Rusio.

Ladislao ofte vivis en Vilno. La tiea palaco de la granda duko estis politika kaj kultura centro. En la palaco Ladislao donis aŭdiencojn al eksterlandaj diplomatoj kaj okazigis spektaklojn, kiuj famiĝis tra tuta Eŭropo. Ekzemple en la jaro 1636 oni prezentis la operon "Rabo de Helena". Ĝi estis la unua opero en Litovio. Krome okazis ĉasadoj, maskofestoj kaj baloj.