Ladislav Klíma

ĉeĥa verkisto

Ladislav KLÍMA (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1878 en Domažlice; mortis la 19-an de aprilo 1928 en Prago) estis ĉeĥa filozofo kaj verkisto.

Ladislav Klíma
Persona informo
Ladislav Klíma
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1878 (1878-08-22)
en Domažlice
Morto 19-an de aprilo 1928 (1928-04-19) (49-jaraĝa)
en Královské Vinohrady
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Malvazinky Cemetery vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj germanalatinaĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • filozofodramaturgo vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • filozofio vd
Verkado
Verkoj Suferado de princo Sternenhoch vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Klíma ĝis la aĝo de 17 jaroj estis lernanto de la hejmurba gimnazio, ĝis li estis eksigita el la lernejo pro malrespekto al la aŭstria-hungaria monarkio: li estis nominta la Habsburgojn "porka dinastio". Sekve li translokiĝis al Zagrebo kaj tie provis plulerni en gimnazio, sed ankaŭ tie ne finis per ekzameno kaj sekve en 1904 translokiĝis al Prago. Tie li vivis socie izolite kaj verkis artikolojn por diversaj ĉeĥlingvaj gazetoj, i.a. Tribuna kaj Práva lidu ("Popolaj rajtoj"). Li grandparte vivteniĝis per heredaĵoj de parencoj kaj per donacoj de amikoj, i.a. de la verkisto Otokar Březina. Pro sia ekscesa vivmaniero de amasa konsumado de nikotino (kaj de alkoholo) li mortis je tuberkulozo kaj entombiĝis en la praga tombejo Malvazinky.

Verkaro redakti

El lia verkaro, aparte konata estas la horora rakonto Suferado de princo Sternenhoch [ŜTERnenho:h], publikigita en lia mortojaro 1928. Temas pri malbela germanlingva nobelo, kiu edzinigis al si same malbelan knabinon Helga, kiu lin malamas (al nupto ŝin devigis ŝia patro, avidanta monon). Ŝi mortigas ilian infanon, Sternenhoch mortigas ŝin, sed amante ŝin senĉese li suferas halucinojn, ke ŝi vivas kaj amas lin. Provante amori ŝian kadavron li malsaniĝas kaj ankaŭ mortas.

En 2017 la komponisto Ivan Acher el la rakonto faris modernan operon, kantata komplete en Esperanto: La komponisto deziris komponi la operon en Esperanto, por ke la aŭskultantoj ĝuu la muzikon kaj ne provu deĉifri la vortojn, kio forlogus ilian atenton de la melodio. Li alparolis esperantiston Miroslav Malovec, kiu esperantigis por li la tekston kaj nur poste la Esperanta versio estis muzikigita. Do la Esperanta versio estas originalo de la opero. La 7-an de aprilo 2018 en la Nova Scenejo de la Nacia Teatro en Prago okazis la premiero kaj la opero estis envicigita en normalan programon de la teatro por la vasta publiko.[1] [2]

Krom multajn rakontojn kaj filozofiajn eseojn, li ankaŭ (kune kun la kolego Arnošt Dvořák) verkis unu dramon: Matěj Poctivý: Fantastická lidová veselohra o třech dějstvích ("Matiaso la justa: fantasta popola komedio en tri aktoj"). En la Nacia Teatro de Prago ĝia prezentiĝo devis esti ĉesigita rapide post la premiero en 1922 pro tro multaj kaj tro fortaj protestoj de la publiko.

Referencoj redakti