Laelius de Amicitia

verko de Cicerono

Laelius de Amicitia (aŭ simple De Amicitia) estas traktaĵo pri amikeco de la romia politikisto kaj verkisto Marko Tuljo Cicero, verkita en 44 a.K.

Laelius de amicitia
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Cicerono
Lingvoj
Lingvo klasika latino
Eldonado
Ĝenro eseo • dialogo
vdr

Resumo redakti

Cicero verkas sian propran sperton kun amikeco. Cicero laŭdas la signifon de tiu amikeco uzante la rilaton inter Scipio Emiliano kaj Leljo por eksponi siajn vidpunktojn. La parolado de Leljo enhavas la plej partojn kaj estas instigata de la morto de lia plej bona amiko Scipio kaj li esprimas kiel li povas elteni la perdon, kaj klarigas siajn bazojn por bedaŭro. Li nombras kiujn kvalitojn faras bonajn amikojn, klarigas kiujn karakterojn havas malbona amiko, kaj havigas ekzemplojn el sia persona vivo. Laŭlonge de la libro, Cicero emfazas la gravon de virto en la amikeco kaj kiel la vera amikeco ne povas ekzisti sen ĝi.

Verkostilo redakti

La verko estis verkita kiel dialogo inter elstaraj figuroj de la epoko de la Roma respubliko kaj la agado okazas post la morto de la pli juna Scipio Afrikano (alimaniere konata kiel Scipio Emiliano, nome Scipio Afrikano la Juna) en 129 a.K. La interparolantoj de la dialogo elektitaj de Cicero estas Leljo tre proksima amiko de la politikisto, kaj la du bofiloj de Leljo nome Gajo Fanjo kaj Kinto Mucio Scevola. Intereso, Scevola mem estis mentoro kaj instruisto de Cicero, kiu probable aŭdis iom rekte el tiuj paroladoj.

Eksteraj ligiloj redakti