Nigreca mevo

(Alidirektita el Lafa mevo)

La Nigreca mevoLafa mevo (Larus fuliginosus) estas granda amerika mevo tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Temas pri unu el la plej raraj mevoj en la mondo pro ties tutmonda loĝantaro kiu vivas entute en la insuloj Galapagoj de Ekvadoro kaj oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 400 paroj aŭ 1,000 birdoj. Do estas minacata endemismo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigreca mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Nigreca mevo 'Larus fuliginosus'
John Gould 1841
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Estas krome ankaŭ rara mevo laŭ plumaro, ĉar mankas kolora kontrasto inter helaj subaj partoj kaj grizaj supraj partoj de aliaj mevoj. Male plenkreskulo (post la tria jaro) havas nigrajn aŭ malhelgrizajn kapon, flugilojn (kun vere nigraj flugilpintoj), bekon (kontraste kun malhelruĝa buŝinterno) kaj krurojn kun malhelgrizaj brusto kaj ventro kaj nur helgriza aŭ preskaŭ blanka malantaŭa ventro. Ili havas ankaŭ blankajn okulajn eksterajn duonringojn ĉirkaŭ ruĝa mallarĝa okulringo. Nematuruloj estas ĝenerale malhelbrunaj.

Kutimoj redakti

La Nigreca mevo estas solecaj reproduktantoj sen specifa sezono (la tutan jaron). La ino demetas du olivkolorajn kaj bone kamuflitajn ovojn kovotajn dum malpli ol unu monato. Junuloj ekflugas post du monatoj kaj estas zorgataj de gepatroj mallonge. Ili defendas agreseme la reproduktan teritorion.

Ili estas ĉiomanĝantaj kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus, ĝenerale manĝas restaĵojn aŭ rabas el aliaj nestoj, sed ankaŭ predas fiŝojn, etajn krustulojn kaj idojn de igvanoj.

La Nigreca mevo estas konsiderata "vundebla" de la IUCN Red List (Ruĝa Listo) ĉar ekzistas nur je etaj nombroj (ĉirkaŭ 1,000 birdoj aŭ 400 paroj) kaj kvankam la loĝantaro estas stabila, ĝi riskas multnombrajn minacojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti