Lagaŝ

sumera urbo en suda Mezopotamio

Lagaŝ estis sumera urbo en suda Mezopotamio. Ĝia nuntempa nomo estas Tell el-Hiba (gubernio Dhi Kar, Irako).

Lagaŝ
historia lando • urboŝtato [+]

Ŝtatonuntempa Irako
Regiononuntempa gubernio Dhi Kar
Koordinatoj31° 24′ 41″ N, 46° 24′ 26″ O (mapo)31.41138946.407222Koordinatoj: 31° 24′ 41″ N, 46° 24′ 26″ O (mapo)

Estiĝo25-a jarcento a.K.E.

Lagaŝ (Irako)
Lagaŝ (Irako)
DEC
Lagaŝ
Lagaŝ
Map
Lagaŝ
Vikimedia Komunejo:  Lagash [+]
vdr
Sidanta statuo de Gudea, princo de Lagaŝ, dediĉita al la dio Ningiŝzida (ĉ. 2.120 a.K.; elfosita en Telloh [iama Girsu], Irako)

Lagaŝ estis loĝita jam ekde la 4-a jarmilo a.K.. Ĝi estis urboŝtato kaj regis aliajn ĉirkaŭajn urbetojn.

En la mezo de la 3-a jarmilo a.K. daŭre okazis bataloj kontraŭ la najbara urbo Umma, el kiuj fine rezultis la neniigo de Lagaŝ fare de la reĝo Lugalzagisi el Umma kaj Uruk.

Post la falo de la regno de Akado iom post iom Lagaŝ denove obtenis gvidan rolon sub la 2-a dinastio, ĉefe sub la reĝo Gudea. Tiam tamen la ĉefurbo ne estis la urbo Lagaŝ, sed Girsu, nuntempe Telloh, kie oni adoris la dion Ningirsu.

Lagaŝ havis areon de ĉirkaŭ 160.000 ha, 17 urbojn, 8 regionajn ĉefurbojn kaj multajn vilaĝoj, el kiuj ĉirkaŭ 40 estas konataj nome.

El surskribaĵoj kaj templokonstruaĵoj eblas vidi, ke verŝajne ankaŭ Eridu, Ur, Nippur, Adab, Uruk kaj Badtibira agnoskis la ĉefrolon de Lagaŝ. Ĉar tiun influon okazis ne bataloj, sed komerckontraktoj, sekvis flora epoko. Infrastrukturoj estis plibonigitaj, kanaloj konstruitaj kaj artoj profitis de tio.

La falo de Lagaŝ kongruas kun la alveno de la 3-a dinastio de Ur.

Gravaj trovaĵoj redakti

Aldone al multaj skribaĵotabuloj, statuoj de la reĝo Gudea, steleo de la reĝo Eannatum kaj reliefo de la reĝo Urnanŝe.


 
mapo de la unua dinasto de Babilono
(tiam la persa golfo multe pli vastis ol nun)

Vidu ankaŭ redakti