Lagetostavo estas akvorezervejo pli malgranda ol lago, sed pli granda ol flako.

Natura lageto

Laŭ NPIV, stavo estas "malvasta, natura aŭ artefarita etendaĵo el akvo", dum lageto estas "malgranda kolektujo de senflua, ne tre profunda akvo". Ĝi estas superrigardebla. Homoj povas havi lageton en iliaj kortoj, kaj enmetas fiŝojn.

tipa ĝardenstavo
The Lake en la parko Centra Parko
ofta stava loĝanto (ordinara rano) sur ofta stava planto (nimfeo)

Stavo estas ofte artefarita stagnanta akvo de meza profundo kaj minimume unu alfluo kaj unu forfluo, sen formado de stabila temperaturtavolo.

Estiĝo kaj specialaĵoj redakti

Stavoj estas el historiaj vidpunktoj gravaj evoluaĵoj de la akvokonstrua arto. Pere de la stokado de trink- kaj uzakvo eblas la pligrandigado de la setlejoj en urbaj kaj kamparaj areoj. Tiu grandega signifo de la stavoj perdiĝis nur dum la lasta jarcento, kiam la homo sukcesis uzi la akvon el la profundaj tertavoloj (terakvo), do antaŭ la tempo de la disvastigo de la vapormaŝino en la 19a jarcento. Tiu ankaŭ validis por la grava funkcio de la mueleja stavo por funkciigi akvomuelejojn. Dum en urboj jam estis uzataj ekde la mezo de la 19a jarcento la novajn teknikojn por prizorgi la loĝantojn per akvo (vidu akvoprizorgado), la kamparaj regionoj ankoraŭ devas uzi stavojn..

Ofte fluantaj akvoj (rojoj, akvofosaĵoj) estas baritaj kaj per elfosado de kavo aŭ baseno oni kreis baraĵan volumenon por la barita akvo. Je la plej malsupra loko oni konstruis la teknikaĵojn por reguligi la akvonivelon (elflukonstruaĵo, stavofermilo ĉe baraĵstavoj), tiel, ke la stavo ankaŭ povas esti senakvigata. La senakvigado de stavo de tempo al tempo necesas por ripari la digon aŭ eligi la ŝlimon.

Ĝenerale validas, ke la stabileco kaj la ekzistodaŭro de stagnanta akvo reduktiĝas kiam la grandeco kaj profundeco malgrandiĝas. Ju pli malgranda la stagnanta akvo estas, de pli da firmaj ŝtofoj kaj mineralaj sedimentaĵoj envenas la akvon.

Pro tiu ŝtofimportado kaj sedimentado de organikaj kaj mineralaj marerialoj la slikotavolo kreskas malrapide, ĝis iam nur restas slika ejo kie mankas akvo. Tial de tempo al tempo necesas forpreni la slikon (deslikigo).

Signifo redakti

En stavoj vivas diversaj plantoj kaj bestoj.

Ĝardenstavoj redakti

 
kun retdrato kontraŭ grizaj ardeoj protektita ĝardenstavo

Ĝardenstavo estas ornamstavo, kiu estas artefarita stavo, ofte profesie farita de ĝarden-kaj pejzaĝisto. La malperkoliĝado povas esti el speciala dika platfolio „stavofolio“, el argiltavolo (bentonito aŭ betono. Ankaŭ ekzistas prefabrigitaj ujoj el poliesileno aŭ poliestro. Plej ofte la ĝardenstavo servas por plibeligi la ĝardenon. Ĝi ankaŭ povas havi terepiajn celojn. Krome stavo en naturĝardeno donas vivejon al multajn bestoj.

Ĝardenstavo povas esti planita laŭ diversaj stiloj, ekzemple proksime al la nauro, modere aŭ azieske kun Koi (fiŝo). Ornamstavoj pli kaj pli estas ŝatataj, eĉ en malgrandaj ĝardenoj. Tio estas kaŭzata de ĝia alta valoro je ripozamuzo.

Stavoj troviĝas ankaŭ en parkoj aŭ sur golfejoj, kie ili estas parto de la ludo (obstaklo) aŭ pejzaĝa elemento.

Loĝantoj de stavoj redakti

 
la stavo „Dixbixer Teich“ en Ilmenau
 
la „Binsenteich“ (junko-stavo) en Greiz
 
la stavo „Drömlingsteich“ en Kämkerhorst

En stavoj kun iliaj bordoj povas vivi depende de la instalaĵo kaj uzo diversajn vivaĵojn, ekzemple:

plantoj: fiŝoj: amfibioj: insektoj: aliaj:
Nimfeacoj Karpoj Anuroj Libeloj kun larvoj Gastropodoj
Stratiotes aloides Koi (fiŝo) ranidoj gerisoj hirudoj
junko Gasterosteidae Trituro (amfibio) Notonectidae natrikso
Caltha palustris Leucaspius delineatus Dytiscus marginalis Anodonta cygnea
Tifao Acheilognathinae larvoj de muŝoj Algoj
Iridoj Ruĝokula skardinio Charophyceae
Pli malgranda lemno Orfiŝoj planktono
akvopesto Nigra fuliko
Myriophyllum) platbeka anaso

Krom la artefariteco, la profundaj zonoj kaj la malalta ondado la ekosistemo de stavo similas al tiu de lago ekosistemo lago.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Richard Bird: Der perfekte Gartenteich. Edition XXL, Fränkisch-Crumbach 2005, ISBN 3-89736-252-X.
  • Max von dem Borne-Bernenchen: Kurze Anleitung zur Fischzucht in Teichen. Salzwasser,Paderborn 2011, ISBN 978-3-86444-186-8.
  • Wolfram Franke: Faszination Gartenteich. 6., durchgesehene Auflage. BLV, München u. a. 2000, ISBN 3-405-15067-1.
  • Franz Geldhauser, Peter Gerstner: Der Teichwirt: Karpfen und Nebenfische Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2011, ISBN 978-3-8001-6962-7.
  • Peter Hagen: Teichbau und Teichtechnik (= Ulmer-Taschenbuch 62). 2., durchgesehene Auflage. Ulmer, Stuttgart 1995, ISBN 3-8001-6849-9.
  • Claus-Peter Hutter, Alois Kapfer, Werner Konold: Seen, Teiche, Tümpel und andere Stillgewässer. Biotope erkennen, bestimmen, schützen. Hirzel, Stuttgart u. a. 2002, ISBN 3-7776-1189-1.
  • Norbert Jorek: Beispielhafte Gartenteiche. Ideen für den Bau von Gartenteichen, Bachläufen und Wasserspielen. (Das Handbuch für Planung von Natur-, Fisch- und Schwimmteichen, mit der Erfahrung aus über 50.000 Teichen.) 16., völlig neu bearbeitete Auflage. Natur und Garten, Ibbenbüren 2004, ISBN 3-924564-04-3.
  • Friedrich Kögel, Harald Gebhardt, Mario Ludwig: Tiere im Gartenteich. Beobachten, Erkennen, Ansiedeln. BLV, München 2004, ISBN 3-405-16712-4.
  • Klaus Kabisch, Joachim Hemmerling: Tümpel, Teiche und Weiher. Oasen in unserer Landschaft. Landbuch, Hannover 1982, ISBN 3-7842-0255-1.
  • Richard Pott, Dominique Remy: Gewässer des Binnenlandes (= Ökosysteme Mitteleuropas aus geobotanischer Sicht.). Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2000, ISBN 3-8001-3157-9.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti