Baldeney-lago

(Alidirektita el Lago Baldeney)

La Baldeney-lago estas baraĵlago de la Ruhr en la sudo de la urbo Essen. Ĝi estas la multege plej granda de la ses Ruhr-baraĵlagoj.

Baldeney-lago
Baldeney-lago vidata de la Korte-Klippe
Baldeney-lago vidata de la Korte-Klippe
baraĵlagoapudurba ripozumejo
Situo en la sudo de la urbo Essen
Ĉefaj fontoj Ruhr
Ĉefaj elfluoj Ruhr
Setlejoj la urbokvartaloj Werden, Bredeney, Heisingen, Kupferdreh, Fischlaken
Datenoj
Koordinatoj 51° 24′ 0″ N, 7° 3′ 0″ O (mapo)51.47.05Koordinatoj: 51° 24′ 0″ N, 7° 3′ 0″ O (mapo)
Baldeney-lago (Nordrejn-Vestfalio)
Baldeney-lago (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Baldeney-lago
Baldeney-lago
Map
Baldeney-lago
Surfaca areo 2,64 km²f5
Maksimuma longo 7,8 kmf6
Maksimuma larĝo 355 mf7
Konstrutempo 1931–1933
Valalto 9,70 m
Akvoalto 12,09 m
Potenco 10 MW
Stokcelo 51,75 m
Stokspaco ĉ. 7,6 Mio. m³
vdr
Baldeney-Lago vidite ekde la Korte-klipo
Baldeney-Lago vidite ekde la Korte-klipo

Historio redakti

Post planado en la 1920-aj jaroj far‘ de la Ruhr-Ligo (kiu ankaŭ planis la lagojn Hengstey, Harkort, Kemnade kaj Kettwig) kaj la urbo Essen inter junio 1931 kaj marto 1933 en Essen-Werden ekestis Ruhr-vejro por la biologia puriĝado de la Ruhr – sed ankaŭ kiel laborigaj prizorgoj por miloj da senlaboruloj kadre de la „Reichsarbeitsdienst“, komence volontula labororganizo, sed post la potencakiro de la nazioj deviga por ĉiuj junuloj post la lerneja tempo. La laboristoj estis ekipitaj nur per simplegaj iloj kaj gajnis inter unu kaj 1,80 Reichsmark. Krome ĉiu laboristo ricevis unu varman manĝon potage. Kiel sedimentujo por ŝvebaĵoj ĝi servis kaj ankoraŭ servas por la purigado de la rivero per mikroorganismoj. En marto 1933 la vejro estis pretigita, tiel ke oni baris la Ruhr por provo. En majo samjara la akvoenergia centralo en la vejro de Baldeney ekfunkciis. Kaj en junio la startis la t.n. „Weiße Flotte“(„blanka ŝiparo“, ekskursoŝiparo) siajn itinerojn sur la lago. Oni starigis novan kluzon en la vejro por ekskursoŝipoj kaj amatorŝipistoj. La malnova Kluzo Neukirchen, kiu servis la ŝipiron sur-Ruhr-an ĉefe por la karbotransporto, sekiĝis sekve de la vejrigo de la lago Baldeney. Manaĝanto de la vejroinstalaĵo hodiaŭ estas la Ruhr-Ligo.

La nomo deduktiĝis de la ĉelaga kastelo Baldeney.

Tekniko redakti

 
Baldeney-lago: vejro

La baralto de la 42,45 metrojn longa kaj 6 metrojn larĝa kluzo sumiĝas je 8,52 metroj. La barvolumo de la lago ampleksis komence 8,3 milionojn kubajn metrojn, sed ŝanĝiĝis pro sedimentado, malleviĝoj kaŭzataj de la karbominado kaj tempaltempa elkavigo, tiel ke nun rezultas ĉ. 7,5 milionojn kubaj metroj. La vejro havas tri malfermaĵojn 33,5 metrojn larĝajn, fermeblajn per levocilindroj. La fluakva energicentralo nuntempe produktas elektron helpe de du turbinoj de ĝis 10 megavatoj dum maksimuma akvotrafluo de entute 150 m³/s. Kiel rezervo por la provizado de la akvodistribuejo ekzistas retropumpstacio, kiu povas retrotransporti 8 m³/s de la subakvo reen en la lagon. Tiu ĉi turbino krome tamen ankaŭ povas produkti 1.000 kilovatojn da elektro.

La lago kiel urboproksima ripoztereno redakti

 
MS Stadt Essen de la „Blanka Ŝiparo“ sur la lago Baldeney
 
Skafaldo de karbominejo Carl Funke

Hodiaŭ la lago Baldeney estas akvosportejo kaj urboproksima ripoztereno. La ŝipoj de la „Blanka Ŝiparo“ trafikas du la someraj monatoj laŭ horaro inter la vejro en Essen-Werden kaj la iama fervojlinia ponto, kiu ligas Essen-Heisingen kun Essen-Kupferdreh. Haltejo troviĝas malsupre de la fama Vilao Hügel, alia diagonale vidalvide je la suda bordo ĉe Haus Scheppen. Ĉe la bordo de la lago Baldeney en Heisingen troviĝas granda birdprotekta tereno, kiu estas grava kovadotereno por tufgreboj, kormoranoj, ardeoj kaj aliaj minacataj birdoj. Ĉe la kontraŭa bordo pasas la historia Hespertalbahn. La vojoj por piedirantoj kaj biciklantoj ĉirkaŭ la lago entute longas ĉ. po 14 kilometroj. Dum somere tiuj ĉi vojoj estas ege ŝatataj kaj do ofte plenaj de piedirantoj, biciklantoj kaj rulŝuuloj. Ĉi tie ankaŭ okazas ekde 1963 maratono. Motorciklanta renkontejo troviĝas ĉe la parkejo de la iama nobelara feŭdobieno Haus Scheppen tuj ĉe la suda bordo ĉe la ŝiphaltejo, kie ankaŭ troviĝas ankaŭ tendumejo kaj plezurhaveno. Du rapidmanĝejoj dikigas boatumantojn, tendumantojn, motorciklantojn kaj promenantojn. Ĉiujare oni okazigas ĉe la lago multajn velboatkonkursojn kun parte transregia graveco. La Baldeney-lago disponas pri konkursturo, kiu pro sia alta konstruiteco havigas al la responsuloj bonan rigardon super la lagon. Ĉe la deklivoj situas la Vilao Hügel, la ruino Neue Isenburg kaj la panoramopunkto Korte-Klippe. Ankaŭ ĉe la bordo troviĝas bone konservita elminigoskafaldo de la karbominejo Carl Funke.

Eksteraj ligiloj redakti