La Lago Chico estas eta ĉilia lago interne de la nacia parko de Huerquehue en la provinco de Cautín. La lago troviĝas sur monteto de parko je alteco de 1320 metroj super la marnivelo. La lago situas ĉe 41° 43' 60 S suda latitudo kaj 73° 7' 60 okcidenta longitudo.

La akvo de la lago estas malvarma, trankvila kaj kristalina. Tre proksime estas la Lago Toro kaj la Lago Verde. Por atingi la lageton oni devas promeni ĉ. 7 kilometrojn sur vojeto, kiu komencas ĉe la enirejo de la parko ĉe la bordo de la lago Tinquilco.

Eksteraj ligiloj redakti