La Lago Mono (angle Mono Lake) estas alkala kaj ege salakva lago en la ŝtato de Kalifornio (Usono). Ĝi situas oriente de la Nacia Parko Yosemite kaj de la montaro Sierra Nevada.

Lago Mono
endorheic lake • monomictic lake • soda lake [+]

Alfluantoj
- alfluantojRush Creek, Lee Vining Creek, Mill Creek, Wilson Creek

SituoKalifornio, Usono
- alteco1 944 m [+]
- koordinatoj38° 1′ 0″ N, 119° 0′ 34″ U (mapo)38.0165908-119.0093116Koordinatoj: 38° 1′ 0″ N, 119° 0′ 34″ U (mapo) [+]

Longo20,6 km (12.8 mi)
Larĝo14,6 km (9.07 mi)
Maksimuma profundo48 m
Profundo117 m
Akvokolektejo2 020 km² (202 000 ha)
Areo180 km² (18 000 ha) [+]

Lago Mono (Kalifornio)
Lago Mono (Kalifornio)
DEC
Lago Mono
Lago Mono
Map
Lago Mono
Vikimedia Komunejo:  Mono Lake [+]
vdr
Mapo de la situo de la lago Mono en Kalifornio.

La lago estas rifuĝejo por diversaj birdospecioj, kiel ekzemple la Kalifornia mevo, kaj estas unu el la ekologiaj sistemoj plej produktivaj de Nordameriko. La nomo de la lago en Esperanto aludas al mono, sed tute sensence, ĉar tiu signifo estas nek en la angla nek en la hispana, kiu estis plej uzata en la regiono ekde la kolonia epoko ĝis la 19a jarcento. Fakte en la hispana "mono" signifas simion, do la aludo en tiu lingvo estus al tiaj animaloj, kiuj tute ne rilatas al tiu lago. La vera origino (nekonata entute) ŝajne devenas el indiĝena vorto, kiu signifus "muŝmanĝanto", ĉar indiĝenoj manĝis larvojn de certaj muŝoj, kiuj loĝas tie.

Vidaĵo de la lago Mono ekde alto de 32.000 futoj.

Nova vivformo redakti

NASA anoncis la 2an de decembro 2010, ke oni malkovris tie bakterion GFAJ-1 kiu uzas arsenon anstataŭ fosforo en sia genomo.

Apero en popularaj verkoj redakti

En la verko de Mark Twain Roughing It, publikigita en 1872, ĉapitro 38, estas priskribo de la Lago Mono en ties natura kondiĉo de la 1860aj jaroj.

La ĝenerala aspekto de la lago kaj ĉirkaŭaj montoj ĉirkaŭ 1973 aperas en la filmo de Clint Eastwood nomata High Plains Drifter.

The Diver (La plonĝanto) estas foto de Storm Thorgerson por kovrilo de la albumo de Pink Floyd nomata Wish you were here.

Cinderella filmis sian simbolan baladon Don't Know What You Got (Till It's Gone) en tiu pejzaĝo.