Lago Oviedo, konata ankaŭ kiel Laguno Oviedo, estas sala lago en Nacia Parko Jaragua, Provinco Pedernales, Dominika Respubliko. Ĝi havas areon de proksimume 25 km2, kio faras ĝin la dua plej granda akvejo en Dominika Respubliko post la Lago Enriquillo.

Lago Oviedo
lago [+]

SituoNacia Parko Jaragua, Provinco Pedernales
- altecom [+]
- koordinatoj17° 45′ 33″ N, 71° 21′ 59″ U (mapo)17.75915-71.366502777778Koordinatoj: 17° 45′ 33″ N, 71° 21′ 59″ U (mapo) [+]

Lago Oviedo (Domingo)
Lago Oviedo (Domingo)
DEC
Lago Oviedo
Lago Oviedo
Map
Lago Oviedo
vdr

Kvankam ricevas nesalan akvon el la Montaro Baoruco , la lago estas hipersala pro la mara akvo kiu flua en la lagon tra subtera sistemo kaŭzata de karsta depresio. Salniveloj montras sezonajn ŝanĝojn pro precipitaĵo, evaporado kaj kvanto de nesala ricevo.

Unu elplej rimarkindaj aspektoj de tiu lago estas la verdeca ŝajno de ties akvo, kaŭzata de kalkoŝtonaj sedimentoj enmetitaj en la lago de subtera akvofluo.

Ties unika flaŭro kaj faŭno estas eble ties plej interesa karaktero; flamengoj, igvanoj, mangrovoj, diversaj specioj de endemiaj birdoj kaj kelkaj koralrifoj ene de la lago estas komunaj vidoj.

Referencoj redakti