La Lago de Albigna (itale Lago d'Albigna; romanĉe Lai da l'Albigna; germane Albignasee) estas svisa baraĵlago en la komunumo Vicosoprano en Kantono Grizono, Svislando.

Lago de Lago de Albigna
Lago de Albigna
Lago de Albigna
baraĵlago
Speco de la lago Baraĵlago
Ĉefaj fontoj Albigna-Glaĉero
Ĉefaj elfluoj Albigna
Setlejoj Vicosoprano
Areo de la baseno 20,5 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 770074 / 133350 (mapo)46.339.64752163Koordinatoj: 46° 19′ 48″ N, 9° 38′ 51″ O; CH1903: 770074 / 133350 (mapo)
Lago de Lago de Albigna (Grizono)
Lago de Lago de Albigna (Grizono)
DEC
Lago de Lago de Albigna
Lago de Lago de Albigna
Map
Lago de Lago de Albigna
Supermara alteco 2 163 m
Surfaca areo 1,13 km²f5
Maksimuma longo 2,0 kmf6
Maksimuma larĝo 600 mf7
Akva volumeno 0,071 km³dep1f8
Maksimuma profundo 108 mf10
Averaĝa profundo 100 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 2-100 tagoj
vdr

Aliro redakti

Oni povas atingi la baraĵlagon ek de Malojo de Svislando aŭ de Chiavenna de Italio tra la Valo Bregaglia. Ek de la setlejo Pranzaira oni povas viziti la baraĵlagon per aertelfero aŭ oni suprengrimpas la 1000 altecmetrojn piede.

Geografio redakti

La lago situas inter la montoj Piz dal Päl (2618 m s.m.), Punta Albigna (2893 m s.m.) kaj Piz Cacciabella (2980 m s.n.). En la sudo la Albigna-Glaĉero atingas la lagobordon.

Historio redakti

La baraĵo estis finkonstruita en la jaro 1959.

Teknikaj datumoj de la baraĵo redakti

La baraĵo havas altecon de 115 m. Ĝia volumeno estas 926 000 m³. La flukapacito estas 11 m³/s. La longeco de la baraĵkresto estas 759 m. La baraĵo apartenas al la kompanio Elektrocentralo de la urbo Zuriko (germane: Elektrizitätswerk der Stadt Zürich).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti