Lago de Davos
La Lago de Davos (alemane: Tafaasersee; romanĉe: Lag Tavau; germane Davosersee; itale Lago di Tavate) estas montara lageto norde de la urbocentro de Davos en la Kantono Grizono, Svislando. Ĝi troviĝas komplete sur komunuma teritorio.
Lago de Tavao Davosersee | ||
---|---|---|
![]() | ||
baraĵlago • lago | ||
Ĉefaj fontoj | Flüelabach, Totalpbach | |
Ĉefaj elfluoj | Premtunelo al Klosters, rivero Landwasser | |
Setlejoj | Davos | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 784305 / 188234 (mapo)46.8197222222229.85416666666671559Koordinatoj: 46° 49′ 11″ N, 9° 51′ 15″ O; CH1903: 784305 / 188234 (mapo) | |
Supermara alteco | 1 559 m | |
Surfaca areo | 59 ha | |
Maksimuma longo | 1 km | |
Maksimuma larĝo | 500 m | |
Akva volumeno | ? km³ | |
Maksimuma profundo | 54 m | |
Averaĝa profundo | 10 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | ? tagoj | |
Borda longo1 | 3,77 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Vintre la lago servis kiel giganta natura glaciejo. Sur ĝi jam en la jaro 1906 okazis en Davos la unua monda ĉampionado en arta glacisketado de la virinoj kaj regule tie okazis ĉevalsledkonkursoj. Pro la konstruo de la premtunelo por elektrocentralo en Klosters tiu utiligado vintre ne plu eblas, ĉar la lago-nivelo depende de la elektrobezono altiĝas aŭ malaltiĝas. Somere tamen la lago estas ŝatata por bani kaj por veltabulado.
Historio
redaktiLa lago estiĝis pro montfalo de la Totalp en la regiono de Parsenn. La falinta rokmaterialo formis naturan digon, kiu retenis la akvon de la rivero Landwasser, kiu ĝis tiam fluis al Klosters. Ĉar la akvo sukcesis trovi aliflanke elfluon, kies alteco super la marnivelo estis malpli alta ol la Wolfgang-Pasejo, la akvo eroziis la rokon kaj kreis tiel la Ziegenschlucht (kio signifas abismo de kaprino). La nuna Lago de Davos tiel estas la restaĵo de historia lago, kiu foje plenigis la tutan ĉirkaŭaĵon de Davoso.