Lago de Foxhol

lago en Nederlando

La Lago de Foxhol (nederlande:Foxholstermeer), origine nomita Boelemeer, estas lago okcidente de la vilaĝo Foxhol en la provinco Groningen.

Ventmotoro Koetze Tibbe

La lago estas tratranĉita de la fervojlinio Groningen-Nieuweschans sed estas tunelo por boatetoj. La lago kaj granda parto de la ĉirkaŭaĵo konsistas el naturareoj, inter kiuj la Kropswolderbuitenpoldero kaj la Westerbroekstermadepoldero. La tuta areo funkcias krom tio kiel kriza akvoprovizejo kaj tie vivas multajn birdojn kiel anasoj, ardeoj, fulikoj, buteoj ktp. Je la orienta flanko de la lago situas ekde 2004 la nordamerika ventmotoro Koetze Tibbe, ĝi estas regna monumento kiu originas el 1936. Pro la pura akvo en la lago la industriisto W.A. Scholten malfermis en 1842 sian unuan terpomamelofabrikon en Foxhol.

La sudorienta parto de la lago, vidata ekde la digo de la Kropswolderbuitenpoldero (2013)
Mapo el 1867

Vidu ankaŭ redakti