La Lago de Klöntal (germane Klöntalersee, alemane ankaŭ: Chlüsee) estas natura baraĵlago, kiu estiĝis per rokfalo. Ek de la jaro 1908 ĝi estas utiligato por la produktado de elektra energio kaj la natura baraĵo arte fortigita kaj altigita. La lago situas en la valo de la rivero Klön (alemane Chlü) en la Alpoj en la Kantono Glaruso, en centra Svislando. Ĝia alfluanto estas la rivero Klön, kies fonto troviĝas en Kantono Ŝvico, kaj ĝin nutras ankaŭ la elfluanto de la glaĉero Glärnischfirn, kiu situas 2000 metrojn super la lago sur la monto Glärnisch. La elfluanto de la lago nomiĝas Löntsch, kiu fluas en Netstal al la rivero Linth. La Lago de Klöntal apartenas al la akvokolekta regiono de la Valenlago, Lago de Zuriko kaj Limato.

Lago de Klöntal
Klöntalersee
baraĵlago
Ĉefaj fontoj Klön
Ĉefaj elfluoj Löntsch
Areo de la baseno 82,82 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 717210 / 209430 (mapo)47.0255555555568.9805555555556848Koordinatoj: 47° 1′ 32″ N, 8° 58′ 50″ O; CH1903: 717210 / 209430 (mapo)
Lago de Klöntal Klöntalersee (Kantono Glaruso)
Lago de Klöntal
Klöntalersee (Kantono Glaruso)
DEC
Lago de Klöntal Klöntalersee
Lago de Klöntal
Klöntalersee
Map
Lago de Klöntal
Klöntalersee
Supermara alteco 848 m
Surfaca areo 3,29 km²f5
Maksimuma longo 5 kmf6
Maksimuma larĝo 1 kmf7
Akva volumeno 0,0564 km³dep1f8
Maksimuma profundo 49 mf10
Averaĝa profundo 30 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 20 tagoj
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti