La Lago de Sanabria estas la plej karaktera elemento de la teritorio de la Natura Parko Lago de Sanabria, en la nordoriento de la provinco Zamoro, nome en la komarko Sanabria, Kastilio kaj Leono, Hispanio, en la deklivaro de la montaroj Segundera kaj Cabrera. Ĝi estas la plej granda lago de glaĉera deveno la Iberia Duoninsulo, kun 318,7 ha kaj maksimuma profondeco de 53 m. Krome, dise tra la montaro, estas pli ol dudek pliaj lagetoj, diversaj kanjonoj devenaj el la sama glaĉera agado, nombraj akvofaloj kaj torentoj kiuj kreis zonon de nekredebla stetikaj kaj pejzaĝaj valoroj. La ĉefa akvofluo al kaj el la lago estas la rivero Tera.

La lago kaj San Martín el la suprenirejo al la Lageto de la Fiŝoj.
Lago de Sanabria el Ribadelago.

La historio de la lago de Sanabria konsistis en jarcenta disputado por ties posedo. La monaĥoj de la monaĥejo de San Martín de Castañeda akiris ĝin jam en 897 pro aĉeto el familio Avolo, ties antaŭaj posedantoj. Tio utilis al sufiĉa nutrado pere de fiŝkaptado, brutobredado kaj agrikulturo por la monaĥoj de tiu loĝloko. Ekde tiam la luktoj kontraŭ la lokanoj pro ties ekspluatado estis konstantaj ĝis la 19-a jarcento. La areo formas parton de la Reto de ZEPA de Kastilio kaj Leono per kodo ES 4190009 kaj de la propono de LIC per kodo ES 4190103.

Miguel de Unamuno uzis tiun medion por sia romano San Manuel Bueno, mártir en la zona. Estas legendo, ke en la interno de la lago estas inundita vilaĝo, kaj la sonoriloj de ties preĝejo sonas dum la nokto de Sankta Johano. Tiu afero iĝis tragedio la 9an de Januaro 1959, kiam Ribadelago estis detruita per ĉirkaŭ 8 milionoj de kubaj metroj da akvo devena el la akcidenta rompo de supra akvobaraĵo malbone konstruita ĉe Vega de Tera. El 549 loĝantoj mortis 144, kaj oni povis rekuperi nur 28 kadavrojn, dum la cetero restis en la fundo de la lago. El la detruita vilaĝo restis la sonorilmuro kiu estis transportita al nova loĝloko, konata kiel Ribadelago Nuevo.

La arbaro ĉirkaŭa estas hegemonie de kverkoj Quercus pyrenaica. Ties puregaj akvoj estas hejmo de almenaŭ 7 fiŝospecioj, el kiuj elstaras truto, grava parto de la loka kuirarto.

Bibliografio redakti