Lago de Schiffenen
Lago de Schiffenen (germane Schiffenensee, france Lac de Schiffenen) estas baraĵlago en kantono Friburgo en Svislando.
Lago de Schiffenen | ||
---|---|---|
Aera foto
| ||
baraĵlago | ||
Speco de la lago | Baraĵlago | |
Ĉefaj fontoj | Sarino kaj diversaj rojoj | |
Ĉefaj elfluoj | Sarino | |
Setlejoj | Friburgo, Düdingen, Barberêche, Gurmels | |
Areo de la baseno | 1 400 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 579238 / 189293 (mapo)46.8544444444447.1663888888889532Koordinatoj: 46° 51′ N, 7° 10′ O; CH1903: 579238 / 189293 (mapo) | |
Supermara alteco | 532 m | |
Surfaca areo | 4,25 km² | |
Maksimuma longo | 13,5 km | |
Maksimuma larĝo | 400 m | |
Akva volumeno | 0,173 km³ | |
Maksimuma profundo | 38 m | |
Averaĝa profundo | 30 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 0,2 jaroj | |
Geografio
redaktiLa Lago de Schiffenen situas en la suba parto de la valo de la rivero Sarino en Kantono Friburgo kaj formas la limon inter la Lagodistrikto kaj la distrikto Sense kaj en sudo inter la distriktoj Sarino kaj Sense. Ĉirkaŭ la lago situas la lokoj Kleingurmels en nordo, Schiffenen en nordoriento, Granges-Paccot (en sudo), Pensier en sudokcidento, Barberêche en okcidento, kaj en sudsudoriento ĉe la komenco de la lago la kantonĉefurbo Friburgo. Apud Barberêche la svisa aŭtovojo A12 per alta viadukto pasas trans la lago. Kun la boathaveno kaj la golfplaco ĉe sia bordo la lago nuntempe estas grava ripozloko por la regiono de la urbo Friburgo.[1]
Datumoj
redaktiLa baraĵmuro havas altecon de 47 m s.m., la longeco de la baraĵkrono estas 417 m, la kronsupro situas sur alteco de 532 m s.m.. Trans la baraĵkrono kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 177. La averaĝa larĝeco de la baraĵlago estas 4 m, ĝia longeco estas 13,5 km. La elektrocentralo, kiun nutras la lago produktas jare 1 milionon da megauathorojn de elektro kaj estas signifa por la energiproduktado de Kantono Friburgo.
Historio
redaktiLa Lago de Schiffenen estis ekkonstruita en la jaro 1959 kaj finkonstruita en 1963. Per la baro de la rivero Sarino 1400 hektaroj de kulturlando estis subakvigitaj, inter kiuj troviĝis la iama kuracloko Bad Bonn en la komunumo Düdingen.[2]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Eveline Seewer: Lago de Schiffenen en Historia Leksikono de Svislando (2001-07-28)
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lago de Schiffenen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)