Lago de Sigismondo la 2-a

Lago de Sigismondo la 2-a (ankaŭ konata kiel Czechowskie Lago, Ĉechovizna, pole Jezioro Zygmunta Augusta) estas malgranda artefarita akvorezervejo en Podlaĥia Provinco, ĉe la rando de la Prarbaro de Knyszyn, apud la vilaĝo Czechowizna, ĉirkaŭ 4 km norde de Knyszyn, Pollando. Ĝi estis konstruita antaŭ 1559 (la plej malnova en Pollando) per akvobaraĵo de la rivero Nereśl. Ĝia areo estas pli ol 485 ha, el kiuj la areo de la akva surfaco estas 300 ha, longa 3,2 km, larĝa 2,4 km. La bordoj de la lago estas malaltaj kaj malsekaj, superkreskitaj de kanoj kaj arbustaroj. Nuntempe karpoj estas bredataj en la lago, dum naĝado estas malpermesita.

Lago de Sigismondo la 2-a
lago
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Vidu ankaŭ redakti