Cignolago

(Alidirektita el Lago de cignoj)

La Cignolago (ruse : Лебединое Озеро - Lebedinoje ozero) estas tre fama baleto en kvar aktoj, kies muzikon komponis Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij (ruse : Пётр Ильич Чайкoвский (Pri tiu ĉi sono aŭskultu)).

Лебединое озеро
drama muzika verko • choreographic work • baleto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro baleto
vdr

Ĝi apartenas al la normrepertuaro de la klasikaj baletkompanioj. Precipe la allegro modera el la dancaro de la cignoj en la dua akto estas mondfama, eĉ ekster la publiko, kiu interesiĝas pri la dancarto, ĉar el la koregrafio de Lev Ivanov naskiĝis multaj parodioj (Danco de la kvar cignetoj!).

Desegnaĵo de F. Gaanen por la dekoro de la dua akto, Moskvo, 1877
Rusa poŝtmarko: Siegfried kun Odile, la nigra cigno, filino de la sorĉisto Rothbart

Ĝi estis kreata en la Granda Teatro de Moskvo (ruse : Большой Театр) je la 20-a de februaro laŭ la julia kalendaro (aŭ 4-a de marto laŭ la gregoria kalendaro) 1877 sub gvido de Semen Riabov kaj kun koreografio de Julius Reisinger. Ĝi estas la dudeka verko de Ĉajkovskij kaj la libreton verkis Vladimiro Begiĉev ekde malnova legendo germana.

En Esperanto redakti

Vidu ankaŭ redakti