Lagoj en Svedio

Listartikolo en Vikipedio

En Svedio, lago estas ofte difinita kiel etendaĵo de akvo kun minimuma areo de 1 hektaro (0,01 km2). Kun tiu difino, ilia nombro estas laŭ informo de SMHI ('La meteorologia kaj hidrologia instituto de la ŝtato')[1][2] iom pli ol 100 000. Proksimume 20 000 el tiuj estas pli grandaj ol 10 hektaroj. La surfaca areo de ĉiuj lagoj kune estas iom pli ol 40 000 km2. Tio estas proksimume 9 % de la areo de la lando. Ĉi tie sekvas listo de la plej grandaj lagoj, ordigitaj laŭ surfaca areo.

Virihaure vidata el Stáloluokta
Pitoreska sceno ĉe lago en Dalekarlio
Vänern vidata el Hjortens Udde

La plej grandaj lagoj en Svedio redakti

  1. Vänern, 5519 km²
  2. Vättern, 1886 km²
  3. Mälaren, 1090 km²
  4. Hjälmaren, 477 km²
  5. Storsjön 'la grandlago', 456 km²
  6. Torneträsk, 330 km²
  7. Siljan, 292 km²
  8. Hornavan, 262 km² (la plej profunda, 228 m)
  9. Akkajaure, 260 km²
  10. Uddjaure, 249 km²
  11. Storavan, 184 km²
  12. Bolmen, 173 km²
  13. Storuman, 171 km²
  14. Stora Lulevatten 'granda Lule-akvo', 163 km²
  15. Kallsjön, 159 km²
  16. Åsnen, 148 km²
  17. Ströms Vattudal 'akvovalo de Ström', 146 km²
  18. Stora Le/Foxen, 136 km²
  19. Skagern, 132 km²
  20. Sommen, 130 km²
  21. Virihaure, 112 km²
  22. Flåsjön, 110 km²
  23. Torrön 'la sekinsulo' (!), 103 km²
  24. Malgomaj, 103 km²
  25. Glafsfjorden, 100 km²

Parenca temo redakti

Insuloj en Svedio

Fontoj redakti