Lagosa Kolonio estis brita kolonia posedaĵo centrita en la haveno de Lagoso en tio kio estas nune sudokcidenta Niĝerio.

Lagosa Kolonio
1862 – 16-a de februaro 1906

kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Historiaj jorubaj urboj, el kiuj Lagoso sudokcidente.
Unua misiejo en Niĝerio, nome en Badagrio.

Historio redakti

Lagoso estis aneksita la 6an de Aŭgusto 1861 per la perforta minaco fare de komandanto Beddingfield de la brita ŝipo "Prometheus" kiu estis akompanata de la Brita Konsulo, William McCoskry. Oba Dosunmu de Lagoso (literumita ankaŭ "Docemo" en britaj dokumentoj) rezistis la cedon dum 11 tagoj dum frontis la minacon de violento en Lagoso kaj ties popolo, sed finfine li kapitulacis kaj subskribis la Lagoscedan Traktaton.[1] Lagoso estis deklarita kolonio la 5an de Marto 1862.[2] Ĉirkaŭ 1872 Lagoso estis kosmopolita komercejo kun ĉirkaŭ 60 000 loĝantoj.[3] Post longdaŭraj militoj inter la ĉefteraj ŝtatoj de Joruboj, la kolonio establis protektoraton super plej el Jorublando inter 1890 kaj 1897.[4]

 
Poŝtmarko de 1904 de Lagoso.

La kolonio kaj protektorato estis aligitaj en Sudan Niĝerion en Februaro 1906, kaj Lagoso iĝis la ĉefurbo de la protektorato Niĝerio en Januaro 1914.[5] Ekde tiam, Lagoso kreskiĝis ĝis iĝi la plej granda urbo en Okcidenta Afriko, kun ĉirkaŭkalkulita metropola loĝantaro de ĉirkaŭ 9 000 000 en 2011.[6]

Notoj redakti

  1. Elebute, Adeyemo (2013). The Life of James Pinson Labulo Davies: A Colossus of Victorian Lagos. Kachifo Limited/Prestige. pp. 143–145. ISBN 9789785205763.
  2. Worldstatesmen.
  3. Higman 1879, pp. 70.
  4. Dupuy.
  5. Worldstatesmen.
  6. City Mayors.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti