Laguna Colorada (Ruĝa Lago) estas neprofunda sallago sudokcidente de Altiplano de Bolivio, ene de la Nacia Bestorezervejo Eduardo Avaroa kaj proksime de la limo kun Ĉilio.

Laguna Colorada
lago [+]

Supermara alteco4 278 m [+]
Koordinatoj22° 11′ 55″ S, 67° 46′ 52″ U (mapo)-22.198611111111-67.781111111111Koordinatoj: 22° 11′ 55″ S, 67° 46′ 52″ U (mapo)

Longo8,6 km (5.34 mi)
Larĝo6,3 km (3.91 mi)
Maksimuma profundo1,5 m
Averaĝa profundo0,35 m
Areo60 km² (6 000 ha) [+]

Laguna Colorada (Bolivio)
Laguna Colorada (Bolivio)
DEC
Laguna Colorada
Laguna Colorada
Map
Laguna Colorada
Vikimedia Komunejo:  Laguna Colorada [+]
vdr

La lago enhavas insulojn el borakso, kies blanka koloro kontrastas kun la ruĝeca koloro de la akvo, kion kaŭzas ruĝaj sedimentoj kaj pigmentaro de kelkaj algoj.

Laguna Colorada estas unu el Ramsaraj humidejoj laŭ la Ramsar-Interkonsento subskribita en 1971.[1]

La punaa flamengo abundas en la areo. Ankaŭ eblas trovi ekzemplerojn de anda kaj ĉilia flamengoj, sed malpli.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti