Laguno de Szczecin

La Laguno de Szczecin (pole Zalew Szczeciński, germane Stettiner HaffOderhaff) estas la plej granda de la baltamaraj lagunoj kaj la plej okcidenta de la tri grandaj.

Laguno de Szczecin
estuarine lagoon [+]

LandojPollando, Germanio

Supermara altecom n.p.m. [+]
Koordinatoj53° 48′ 16″ N, 14° 8′ 25″ O (mapo)53.80444444444414.140277777778Koordinatoj: 53° 48′ 16″ N, 14° 8′ 25″ O (mapo)
Areo903 km² (90 300 ha) [+]

Laguno de Szczecin (Pollando)
Laguno de Szczecin (Pollando)
DEC
Laguno de Szczecin
Laguno de Szczecin

Map
Laguno de Szczecin
Vikimedia Komunejo:  Szczecin Lagoon [+]
vdr
la Laguno de Szczecin vidata el la kosmo - foto de satelito Landsat
vidaĵo de la bordo

Ĝi situas norde de la nun pollanda havenurbo Szczecin, kiu ĝis la jaro 1945 nomiĝis Stettin, antaŭ la enfluejoj de la riveroj Odro kaj Peene. De la ĉefparto de Balta maro disigas ĝin la insuloj Usedom (pole Uznam), Wolin kaj Karsibor.

La Laguno de Szczecin kovras areon de 687 km², kies plejparto situas sur pola teritorio. La resto apartenas al la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. Kun ĉiuj flankaj akvujoj ĝi eĉ mezuras 903 km², etendiĝas 52 kilometrojn okcidente-oriente kaj 22 kilometrojn norde-sude. La meznombra profundeco de la laguno estas kvar metroj.

La markol(et)oj Peenestrom (en kiun enfluas la rivero Peene, okcidente de Usedom), Swina (inter Usedom kaj Wolin) kaj Dziwna (orient de Wolin) formas naturan ligojn kun la Balta maro.

Por plifaciligi la ŝipadon en la deknaŭa jarcento oni konstruis la kanalon "Kaiserfahrt", kiu apartigis la insulon Karsibor disde Usedom. Tiu kanalo, kiu pole nomiĝas Kanal Piastówski kune kun Swina estas grava ŝipvojo.