Lahiĝan

Lahiĝan (perse لاهیجان) estas universitata urbego, distrikta ĉefurbo kaj mara feriejo en la Provinco Gilano, en norda Irano. La loknomo signifas: loko, kie silko akireblas.

Banejo en Lahiĝan
Lahijan Pool - Gilan IRAN.jpg
Banejo en Lahiĝan
Lahiĝan
Estargheh - Gilan.jpg
Administrado
Retpaĝaro www.lahidjanshora.ir [+]
Demografio
Loĝantaro 167 544  (2016) [+]
Loĝdenso 117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 12′ N, 50° 0′ O (mapo)37.20722222222250.003888888889Koordinatoj: 37° 12′ N, 50° 0′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 1428 km² ( 142 800 ha) [+]
Situo de Lahiĝan
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Lahijan [+]
Information icon.svg
vdr
Panoramo en Lahiĝan

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

 
Panoramo en Lahiĝan

Lahiĝan situas ĉe la Kaspia Maro sur ties marborda ebenaĵo kaj iom sur la norda deklivo de la Montaro Elborz. Raŝto troviĝas 37, Teherano 212 km [2].

HistorioRedakti

En la antikvaj tempoj Lahiĝan estis unu el la plej gravaj silko-produktantaj centroj de Irano. Inter la konkerintoj menciindas la mongoloj kaj rusoj. Sub brita koloniado de Hindio ruza iranano spionadis teknologion de teokultivo, poste en Lahiĝan komenciĝis produktado de la teoj. L urba municipo estis fondita en 1928.

 
Muzeo pri teo

EkonomioRedakti

Lahiĝan historie estis turismocentro de la islama mondo dum malsamaj epokoj, krome ofte grava komerca centro de la regiono. Pri la silko kaj teo jam estas priskribo pli supre. Nuntempe pro la kulturo kaj favora klimata kondiĉo Lahiĝan estas grava turistnabo en norda Irano.

KlimatoRedakti

Lahiĝan havas kaspian aŭ subtropikan klimaton. La averaĝa precipitaĵo varias inter 1200 kaj 1800 mm. La klimata privilegio de Lahiĝan prezentas fekundan naturan vegetaĵaron.

 
Konstruaĵo

TrafikoRedakti

En Lahiĝan trairas la ĉefvojo inter Raŝto-Ŝario, krome estas lokaj vojoj al Kaspia Maro respektive al interno de la lando.

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti

  • WikiTrans