Laibach (muzika grupo)

Laibach estas slovendevena muzikgrupo. Ĝi prezentas la muzikan parton de artkolektivo Neue slowenische Kunst (germane por: Nova Slovena Arto) memkreita en 1984.

Laibach
Koncerto de Laibach. Malantaŭe oni povas vidi la Laibach-Signon.
Koncerto de Laibach. Malantaŭe oni povas vidi la Laibach-Signon.
Fondo 1980
Ĝenro Industria muziko
Oficiala retejo Laibach.nsk.si
Muzikistaro
Voĉo Milan Fras
Lumado Ivan Novak
Voĉo, Sintezilo Mina Špiler
Drumo Janez Gabrič
Sintezilo Luka Jamnik
Sintezilo Primož Hladnik
Voĉo, Tamburo Eva Breznikar
Voĉo, Tamburo Nataša Regovec
Sintezilo Damjan Bizilj
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Ĝian ĝenron oni komune taksas Industria, ĉar dum ĝiaj tridek ses publikaĵoj ĝi oftege ŝanĝis la ĝenron sed nuntempe oni ne povas atribui al la grupo nur unu ĝenron. Por krei kolizpotencialon kun la registaro la muzikantoj vole elektis la malnovan, germanan nomon de slovena ĉefurbo Ljubljano, kiu ne estis volonte aŭdita dum la socialista regado.

Historio redakti

La Komenco redakti

Post la fondiĝo la unuan de julio 1980 en la ankoraŭ jugoslava Trbovlje, Laibach antaŭlaboris por la plurmedia prezentado «Rdeči revirji» (slovene por: ruĝaj distriktoj). Sed la jugoslava registaro antaŭe malpermesis tiun. La unuaj koncertoj de la grupo je 1982 en Ljubljano, Zagreb kaj Belgrad tamen okazis. Laibach tiutempe donis al ĉiu koncerto propran nomon. Tiel la lastan koncerton kun la kantisto Tomaž Hostnik estas nomita «Dotik Zla» (slovene por: tuŝo de malica). Hostnik memmortigis decembre 1982.

Iu koncerto kune kun 23 Skidoo kaj Last Few Days estis perforte haltita de la kroata polico kaj la jugoslava armeo, ĉar la grupo montris la filmon «The Future Continues» (angle por: La estonteco pluas) kaj pornografian filmon kune, en kiu oni povas vidi la ŝtatprezidenton Josip Broz Tito kaj faluson samtempe. La grupo tial devis forlasi Kroatio. Malgraŭe ĝi ricevis kontrakton kun la jugoslava muzikeldonejo ZKP RTV por la unua lumdisko «Nebo žari» (slovene por: la ĉielo ardas). Sed la firmao, sen mencii ian kialon, nuligis tiun. Dum la 23. de junio la grupo publike konatiĝis en la politika elsendo «TV Tednik». Tio ĉi kaŭzis la malpermeson de la grupnomo kaj pluaj publikaj montriĝoj. De novembro 1983 ĝi komencis turneon «Occupied Europe Tour» (angle por: okupata Eŭropo turneo) je ambaŭ flankoj de la Fera Kurteno. Je 1984 la grupo asociiĝis kun aliaj grupoj IRWIN, Noordnung kaj malmulte pliaj por formi artkolektivon Neue slowenische Kunst.

La unuaj albumoj redakti

En la jaro 1985 la ljubljana firmao «ŠKUC Ropot» eldonis la unuan albumon, sen mencii la grupnomon pro la malpermeso. Anstataŭe la nekonfuzebla Laibach-Kruco ornamis la antaŭaĵon. En la sama jaro ankaŭ la albumoj «Rekapitulacija 1980-1984» kaj «Nova Akropola» esti eldonitaj.

La dancisto Michael Clark invitis 1986 la grupon por kunlabori kun sia nova verko en dek-unu teatroj tutmonde. La albumo «Opus Dei» (latine por: verko de dio), kiu enhavas la Laibach-Eldonoj de «Live is Life» (de Opus) kaj «One Vision» (de Queen), esti eldonita en 1987. Post mallonga tempo la grupo invitata de germana dramateatro en Hamburgo estis por zorgi pri la muziko de teatraĵo Macbeth de Shakespeare.

Post 1990 redakti

La Macbeth-Kantardisko publikiĝis en la jaro 1990 kaj pro la Germania Reuniĝo la slovenoj publikigis novan novan version de «3. Oktober». kiu aperis je 1992 en la eksperimenta elektronika albumo «Kapital». Tiu ĉi estis forte malaprobata tiutempe. Dum 1993 aperis «Ljubljana-Zagreb-Beograd», kiu primemorigas antaŭirintajn Laibach-Koncertojn de la jaro 1982. Kun ĝia nova albumo «NATO» la grupo komentis aktualajn okazaĵojn de la orienta eŭropo, speciale eks-Jugoslavio kaj NATO-politiko. La albumo enhavas nur novinterpretaĵojn, ekzemple de Europe, Status Quo, Zager and Evans kaj DAF. 1996-jara «Jesus Christ Superstar» aludis al muzikaĵo de Andrew Lloyd Webber. Ĝi ekskluzive enhavas kantojn pri religio — memkompozicioj sed ankaŭ novinterpretaĵoj de muzikaĵoj «Superstar», «The Cross» (angle por: la kruco) de Prince kaj «God is God» (angle por: dio estas dio) de Juno Reactor. Post la turneo, kiu varbis por tiu ĉi albumo, la grupo ludas kune kun la slovena filharmoniorkestro kaj la akademia ĥoro Tone Tomšič ĉe la malfermo de eŭropa kulturmonato en Ljubljano. La 1997-a publikiĝa lumdisko, nomata «M.B. December 21, 1984» enhavas novajn versiojn de malsamaj koncertoj el la jaro 1985.

Post 2000 redakti

2002 Strange Fruit Records eldonis la lumdiskon «The John Peel Sessions» (angle por: La sesioj de John Peel), kiu enhavas ses kantojn faritaj en du elsendoj en 1985 kaj 1986. Per la albumo «WAT (We are Time)» (angle: ni estas tempo) Laibach reaperas en la muzikindustrio. Fine 2004 la plej bona albumo «Anthems» (angle por: himnoj) kaj du lumdiskegoj enhavante koncertvideojn de «Occupied Europe NATO Tour 1994-95» (angle por: okupata eŭropo NATO vico 1994-95) kaj la reportaĵon «A Film from Slovinia» (angle por: filmo el Slovenio) aperis. Je la unua de junio 2006 Laibach surscenigis la novan version de «Kunst der Fuge» (germane por: arto de la fugo) de Johann Sebastian Bach. Je la unuan de septembro samjare la grupo kontribuis Industria-Sonkompilaĵon ĉe la ekspozicio «Return of the Repressive» (angle por: reveno de opresuloj).

Je la 23-an de oktobro 2006 la ĝisnuna lasta albumo «Volk» (germane por: popolo), en kiu Laibach interpretas malsamajn nacihimnojn, aperas. Por realigi tiun albumon la grupo kunlaboris kun Boris Benko kaj Primož Hladnik de la muzikgrupo Silence el Ljubljano.

Aperdatoj redakti

Albumoj redakti

  • Laibach (SKUC/Ropot, 1985/CD 1995)
  • Rekapitulacija 1980-1984 (Walter Ulbricht Schallfolien, 1985/CD 1987)
  • Neu Konservatiw (Cold Spring Records, 1985)
  • Nova Akropola (Cherry Red, 1985/CD 1987)
  • The Occupied Europe Tour (Side Effects Rec., 1986/CD 1990)
  • Opus Dei (Mute Records, 1987)
  • Slovenska Akropola (Ropot, 1987/CD 1995)
  • Krst Pod Triglavom-Baptism (Walter Ulbricht Schallfolien, 1987/CD Sub Rosa, 1988)
  • Let it Be (Mute Records, 1988)
  • Macbeth (Mute Records, 1990)
  • Sympathy for the Devil (Mute Records, 1990)
  • Kapital (Mute Records, 1992)
  • Ljubljana-Zagreb-Beograd (The Grey Area/Mute Records, 1993)
  • Laibach Re-Mixes (Laibach remixed MORBID ANGEL) (Earache Records, 1994)
  • NATO (Mute Records, 1994)
  • Occupied Europe Nato Tour 1994-95 (CD und VHS) (Mute Records, 1996)
  • Jesus Christ Superstars (The Grey Area/Mute Records, 1996)
  • MB December 1984 (Mute Records, 1997)
  • Laibach 1999 Reissue (Nika - NSK Recordings, 1999)
  • Nova Akropola Reissue (Nika - NSK Recordings, 2002)
  • Rekapitulacija Reissue (Nika - NSK Recordings, 2002)
  • The John Peel Sessions (Strange Fruit, 2002)
  • Neu Konservatiw Reissue (Cold Spring Records, 2002)
  • WAT (Mute Records, 2003)
  • Anthems (Mute Records, 2004)
  • Volk (Mute Records, 2006)
  • Volk Tour, London CC Club 16.04.2007 (Live Here Now, 2007)

Oficialaj koncertkasetoj redakti

  • LAIBACH/LAST FEW DAYS (MC, 1983)
  • DOCUMENTS OF OPRESSION (MC, 1984)
  • VSTAJENJE V BERLIN (MC, 1984)
  • LIFE IN HELL (MC, 1985)
  • EIN SCHAUSPIELER (MC, 1985)
  • DIVERGENCES/DIVISIONS (MC, 1986)

Diskegoj redakti

  • The Videos - Wat EPK (Mute Records, 2004)
  • A Film From Slovenia - Occupied Europe Nato-Tour 1994-95 (Mute Records, 2004)
  • Divided States Of America - Laibach Live in Paris 2005 (Mute Records, 2006)