Lajcsi Lagzi
Lajcsi Lagzi [lajĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo (tio estas pseŭdonimo) Lagzi Lajcsi estas hungara ŝlagromuzikisto, kantisto, trumpetisto. Lia vera nomo estas (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Galambos Lajos. La pseŭdonimo signifas: Lajcsi estas karesnomo de Lajos, Lagzi estus karesnomo de nupto. Lajcsi Lagzi estas la plej konata figuro de muzika branĉo "nupta ŝlagromuziko"
Lajcsi Lagzi | |
---|---|
Lajcsi Lagzi en 2006 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Grósz Lajos? |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1961 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • trumpetisto • ludisto • prezentisto |
Lajos Galambos[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1961 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lajos Galambos devenis el ŝvaba familio, kies patro semajnfine muzikadis dum nuptoj. La juna Lajos jam frue travivis la nuptan muzikan etoson. Li frekventis muziklernejon, poste muzikartan mezlernejon, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Samtempe kun la diplomo li akiris stipendion en distra orkestro de Hungara Radio, kie li lernis de Imre Zsoldos kaj Rudolf Tomsits. Li ne vidis perspektivon, tial li muzikadis surstrate ekde 1984, samtempe li mem eldonis kasedojn pri nuptaj melodioj, kiuj furoris. Resume li vendis preskaŭ 4 milionoj da kasedoj. La diversaj hungaraj televizioj (ĉefe la komercaj) kaptis la okazon, kaj Lajcsi ofte estas rolanto en televiziaj programoj. Lajcsi furoris. Li ricevis premiojn en la 2000-aj jaroj. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
Krimo redakti
En 2015 li estis arestita pro trompo pri loĝkvartalaj fakturoj, iom poste li liberiĝis sed la proceduro daŭriĝas.
Lia plej konata ŝlagro redakti
- Hosszú fekete haj