AMBRUS Lajos [ambruŝ lajoŝ] estas rumanuja hungara poeto, verkisto, redaktoro naskita en Korond la 2-an de novembro 1941. Li estas membro de E-MIL, de Magyar Írószövetség.

Lajos Ambrus
Foto: László Horváth
Foto: László Horváth
Persona informo
Naskonomo Ambrus Lajos
Naskiĝo la  2-an de novembro 1941(nun 1941-11-02)
en Hungario Korond (Hungara reĝlando)
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo instruistoverkisto • redaktisto • eldonisto
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon Lajos Ambrus finis en Sovata en 1960 kaj li havigis al si diplomon de instruisto hungara-rumana lingvo en la Porinstruista Altlernejo Târgu Mureș en 1968. Inter 1963 kaj 1968 li instruis en Șiclod, Valea lui Pavel kaj Atia. Ekde 1969 li instruas en sia naskiĝvilaĝo. Li estas fondinto-ĉefredaktoro ekde 1990 de revuo Hazanéző, redaktoro ekde 1993 de la libroserio Hazanéző.

Volumoj redakti

  • A korondi nézőedény (noveloj, skizoj, Bukareŝto), 1982;
  • Lopott hold (poemoj, Székelyudvarhely), 1995;
  • A tündérasszony könnye (fabeloj, legendoj, okazintaĵoj; Székelyudvarhely), 1996;
  • A kukorékoló róka (fabeloj, legendoj, okazintaĵoj; Székelyudvarhely), 1998;
  • Játék a tájban (poemoj, Kolozsvár), 1998;
  • A kolontos legény (fabeloj, legendoj, okazintaĵoj, Székelyudvarhely), 1999;
  • A kisbíró meg a telegráncs (fabeloj, legendoj, okazintaĵoj, Marosvásárhely), 1999;
  • Az óriás leánykája (fabeloj, legendoj, okazintaĵoj; Kolozsvár), 2000;
  • A szalmaborjú (fabeloj, legendoj, okazintaĵoj; Kolozsvár), 2000;
  • Korond (helyismereti olvasókönyv, Korond), 2001;
  • Ezer telik, ezer nem (fabeloj, legendoj, okazintaĵoj, Csíkszereda), 2002;
  • Boldogok hajóján (poemoj, Székelyudvarhely), 2003;
  • Árpád és Balambon (Székelyföld en legendoj, Marosvásárhely), 2004, 2005;
  • Madárnyelven (poemoj, Marosvásárhely), 2005.

Fontoj redakti