Lajos Bíró (verkisto)

Lajos BIRÓ [lajoŝ bIrO], hungare Bíró Lajos, Esperante Ludoviko Bíró estis hungara verkisto, ĵurnalisto kaj scenaristo.

Lajos Bíró

Lajos Bíró naskiĝis, kiel Blau Lajos la 22-an de aŭgusto 1880 en Vieno. Li mortis la 9-an de septembro 1948 en Londono.

Enhavo

BiografioRedakti

Lajos Bíró devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejojn en Eger kaj Budapeŝto, poste li ĵurnaladis ekde 1898 en diversaj ĵurnaloj kaj revuoj. Inter 1906-1909 li vivis en Berlino, poste li hejmenvenis. Dum la Kalistefa revolucio li estis subministro, poste li denove li forlasis Hungarion. Ĝis 1920 li havis sukcesojn pro 40 libroj aŭ teatraĵoj. Li vivis poste en Usono kaj Londono, kie li aliĝis al filmistoj. Li estis ankaŭ framasono.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Leányok (Knabinoj), 1902
  • Harminc novella (30 noveloj), novelaro, 1906
  • Férfiak (Viroj), 1909
  • Sárga liliom (Flava lilio), tre sukcesa dramo, 1910
  • A cárnő (La carino), mondfama dramo, verkita kune kun Melchior Lengyel, 1912
  • A Serpolette detektivromano, 1914
  • Politikusok (Politikistoj), 1920
  • Fölszállott a páva (Suprenlevis la pavo), 1946 (grava poemo de Endre Ady havas la saman titolon)
  • Szolgák országa (Lando de servutuloj), 1957
  • diversaj tradukaĵoj
  • multe da scenarioj por filmoj

En Esperanto aperisRedakti

FontojRedakti