Lajos Bakay (kirurgo)

Lajos Bakay [lajoŝ bakai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakay Lajos estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro. Lia frato estis György Bakay.

Lajos Bakay
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1880 (1880-06-05)
en Hódmezővásárhely
Morto 26-an de novembro 1959 (1959-11-26) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o György Bakay
Okupo
Okupo kirurgo • lektoro
vdr

Lajos Bakay [1] naskiĝis la 5-an de junio 1880 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 26-an de novembro 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Bakay abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li estis soldato en Innsbruck, fine li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1903. Post siaj studoj li laboris en la universitata kirurgia kliniko, foje li studvojaĝis al eksterlandaj klinikoj. Li instruis ankaŭ en la menciita universitato, kie li atingis la instruan rangon privata profesoro en 1908. En la sama jaro li eklaboris en hospitalo pri infanoj. En 1914 li translokiĝis al Pozsony, ĉar li havis postenojn en la loka hospitalo kaj universitato. En 1919 Ĉeĥoslovakio malpermesis la restadon, tial li sekvis la universitaton al Pécs, kie li estis rektoro en 1925. Ekde la sekva jaro li instruis plu en Universitato de Pázmány Péter en rango publika eksterordinara profesoro, krome li gvidis la klinikon. En 1939 li membriĝis en la senato. En 1942 li estis elektita rektoro. Post la 2-a mondmilito li estis false akuzita, li perdis la signifajn postenojn, sed li rajtis plu kuracadi.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A gáttáji sérvről (1906)
  • Sérülés utáni koponyaüregbeli vérzésekről (1913)
  • A nyelőcső pótlásáról (1924)
  • A tetanusos fertőzés jelentőségéről hazánkban (1933)

Fontoj redakti