Lajos Batthyány (guberniestro)

Grafo Lajos Batthyány [lajos batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plena nomo Batthyány Lajos István László Antal Géza estis hungara guberniestro, politikisto, parlamentano, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári, lia avo estis la samnoma Lajos Batthyány, lia filo estis Gyula Batthyány.

Lajos Batthyány
Lajos Batthyány
Lajos Batthyány
Persona informo
Naskonomo Batthyány Lajos István László Antal Géza
Naskiĝo 27-an de julio 1860 (1860-07-27)
en Egyed
Morto 27-an de decembro 1951 (1951-12-27) (91-jaraĝa)
en Polgárdi
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Ilona Andrássy (1858-1952)
Infanoj Emanuela Katalin Borbala Ilona Gräfin Batthyány von Német-Ujvár • Gyula Batthyány
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Lajos Batthyány [1] Arkivigite je 2021-12-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 27-an de julio 1860 en Egyed, li mortis la 27-an de decembro 1951 en Polgárdi.

Biografio redakti

Lajos Batthyány frekventis katolikan gimnazion en Győrszentmárton, poste li studis jurojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto, Berlino, Parizo. En 1881 li estis nomumita ataŝeo. En la sekva jaro li edziĝis (baldaŭ li havis 2 gefilojn), poste li laboris en sia bieno en Ikervár. En 1883 li estis nomumita departementestro, li tre multe strebis por moderniĝo de Győr. Inter 1892 kaj 1896 li estis guberniestro de Fiume, kiu estis tiam ekstera parto de Hungara reĝlando. Li estis parlamenta deputito inter 1896–1918. Li ricevis la titolojn imperiestra kaj reĝa ĉambelano kaj vera interna sekreta konsilisto. Depost la 1-a mondmilito li forlasis la politikon, sed li restis senatano. En 1951 li estis deportita el Budapeŝto. En 2013 reentombigo okazis en Polgárdi.

Fontoj redakti