Lajos Boros
Lajos Boros [lajoŝ boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boros Lajos estas hungara ŝlagrogitaristo, ŝlagrokantisto, ĵurnalisto, redaktoro.
Lajos Boros | |
---|---|
Lajos Boros en 1973 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1947 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • arthistoriisto |
TTT | |
Retejo | http://www.boroslajos.hu |
Lajos Boros[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1947 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lajos Boros devenis el juda familio. Li frekventis teknikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris elektran diplomon en altlernejo en 1970. Post la diplomo li laboris en pluraj fabrikoj, firmaoj. En 1972 li estis la unua en televizia kantkonkurso. Ekde 1974 li kontribuis en gazetoj kaj estis videblaj en pluraj programoj. Inter 1977–1984 li estis artista gvidanto, inter 1985–1990 ĉefredaktoro de muzika eldonejo, inter 1989–1997 li estis redaktoro de komerca radio. Ekde 1991 li estis videbla en pluraj distraj televidprogramoj. Li ricevis premion en 2007. Li edziĝis en 1971, poste 3 filoj naskiĝis.
Liaj libroj redakti
- Sakálok (1983)
- Stage Pass (1987)
- Sumák dumák (1992)
- Lali Király papagája voltam (2007)
Lia sola muzikteksto [1] redakti
- Gerinctelenek indulója
Vidu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2019-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto