Barono Lajos Dőry [lajoŝ dOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dőry Lajos estis hungara agronomo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis jobaházi.

Lajos Dőry
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1904 (1904-01-25)
en Dőrypatlan
Morto 10-an de januaro 1977 (1977-01-10) (72-jaraĝa)
en Keszthely
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo • plant breeder
vdr

Lajos Dőry[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1904 en Zomba (en ties parto Dőrypatlan), li mortis la 10-an de januaro 1977 en Keszthely.

Biografio redakti

Lajos Dőry komencis studi en Reĝa Akademio de Magyaróvár, poste en Reĝa Akademio de Keszthely, kie li akiris agronomian diplomon en 1926. Post la diplomo li restis en la sama loko kiel praktikanto 3 jarojn, pli poste li estis asistanto (1929-1931), fine li estis instruisto. Inter 1940 kaj 1944 li estis katedrestro en simila lernejo en tiutempe hungara urbo Kolozsvár, poste li estis instituestro en Debrecen 2 jarojn, pli poste katedrestro en Agronomia Universitato de Gödöllő 3 jarojn. En 1953 li revenis al Keszthely, kie li havis altan postenon en la akademia instituto. Li specialiĝis pri kreskaĵoj de la herbejoj. Li edziĝis en 1936 kaj 1963.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A hozam megállapítása és a célszerű kihasználás a legelőüzemben (kunaŭtoro, 1933)
  • Adatok a gyepnövények keléséről és kezdeti fejlődéséről. A kelés és a fajta közötti összefüggés. (1962)
  • Adatok a pázsitfüvek keléséről és kezdeti fejlődéséről. A vetési mélység hatása a kelésre és a kezdeti fejlődésre (1966)
  • A réti ecsetpázsit (kunaŭtoro, 1968)

Fontoj redakti

Referencoj redakti