Lajos Domokos (urbestro)
Lajos Domokos [lajoŝ domokoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Domokos Lajos estis hungara notario, urbestro, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis zalakapolcsi [zalakapolĉi], lia familia nomvarianto estis Domonkos, lia patro estis Márton Domokos.
Lajos Domokos | |
---|---|
Lajos Domokos | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1728 en Debrecen |
Morto | la 18-an de novembro 1803 en Kóly (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Márton Domokos |
Infano | Dénes Domokos |
Okupo | |
Okupo | politikisto • poeto • verkisto |
Lajos Domokos[1] naskiĝis la 11-an de novembro 1728 en Debrecen, li mortis la 18-an de novembro 1803 en Kóly (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Coliu en Rumanio).
Biografio redakti
Lajos Domokos lernis en sia naskiĝurbo, inter 1748-1751 li studis en Universitato Utrecht. Hejmenveninta li estis notario en Debrecen, ekde 1763 li estis ĉefnotario, inter 1770–1777, 1779-, 1784–1786 urbestro. Ekde 1790 li estis subdepartementestro de Bihar, ankaŭ parlamenta deputito. Li strebis por la hungara instrua lingvo, en kolegio de Debrecen li atingis ĝin en 1797.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Magyar Grammatika (1795, kunaŭtoro)
- Deductio regiminis ecclesiastici in Hungaria a primis inde reformationis temporibus
Memorigiloj redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-12-25 per la retarkivo Wayback Machine