Lajos Erőss (episkopo)

Lajos Erőss [lajoŝ erOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erőss Lajos estis hungara pastro, kalvinana episkopo, teologo.

Lajos Erőss

Lajos Erőss [1] Arkivigite je 2013-09-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de marto 1857 en Darvas. Li mortis la 25-an de marto 1911 en Debrecen.

Biografio redakti

Lajos Erőss abiturientis en gimnazio (kolegio) en Debrecen en 1876, poste li lernis teologion ĝis 1880, fine li plulernis en Basel kaj Berlino ĝis 1883. Hejmenveninta li estis vicpastro en Földes. en la sekva jaro jam pastro en Kémer. En 1894 li estis pastro de Püspökladány, kie li ankaŭ redaktis éa lokan gazeton. En 1908 li estis elektita episkopo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’ Rövid és általános áttekintés a debreczeni ref. főiskolában…’’ (1880)
  • ’’Apologétika’’ (1905)
  • ’’Református Hittudomány (Dogmatika) (1911)

Memorigiloj redakti

strato kaj lernejo en Püspökladány

Fontoj redakti