Lajos Haan [lajoŝ han], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haan Lajos, slovake Ľudovít Haan estis slovaka-hungara pastro, historiisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1877). Lia patro estis János Haan, lia frato estis pentristo Antal Haan.

Lajos Haan
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1818 (1818-08-13)
en Sámsonháza
Morto 12-an de aŭgusto 1891 (1891-08-12) (72-jaraĝa)
en Békéscsaba
Tombo Békéscsaba
Lingvoj slovakahungaralatinagermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto de kristanismo • luterana pastoro • historiistoetnografoarkeologoverkistotradukistoinstruisto
vdr
Memortabulo pri Lajos Haan

Lajos Haan [1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1818 en Sámsonháza. Li mortis la 12-an de aŭgusto 1891 en Békéscsaba.

Biografio redakti

Lajos Haan apartenis al la slovaka minoritato en Hungarujo. Li frekventis mezlernejojn en Mezőberény kaj Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio), universitatojn en Germanio. En 1842 li ekinstruis en Selmecbánya. En 1848 li iĝis pastro en Nagylak, sed poste li partoprenis en la liberecbatalo en 1849. Ekde 1855 li estis pastro en Békéscsaba. Baldaŭe li estis eklezia notario.

Memorigiloj redakti

  • 2 memortabuloj en Békéscsaba

Verkaro (elekto) redakti

  • Békés-Csaba mezővárosa hajdani és mostani állapotjáról (Pri iama kaj nuna stato de kampurbo Békéscsaba) (1845)
  • Időszaki tábla Magyarország történelméhez (1866)
  • Jena hungarica, sive memoria hungarorum a tribus proximis saeculis acad. jenensi ad scriptorum (1858)
  • A keresztény egyház történetei (Historioj de la kristana eklezio) (1866)

Fontoj redakti