Lajos Hanzó (historiisto)

Lajos Hanzó [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hanzó Lajos estis hungara historiisto, instruisto, profesoro. Lia samnoma filo estis Lajos Hanzó (inĝeniero).

Lajos Hanzó
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1915 (1915-09-07)
en Nagybánhegyes
Morto 21-an de novembro 1964 (1964-11-21) (49-jaraĝa)
en Szarvas
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Lajos Hanzó
Okupo
Okupo instruisto • historiisto de agrikulturo
vdr

Lajos Hanzó [1] naskiĝis la 7-an de septembro 1915 en Nagybánhegyes. Li mortis la 21-an de novembro 1964 en Szarvas.

Biografio redakti

Lajos Hanzó frekventis gimnazion en Szarvas, poste li akiris 2 diplomojn en Scienca Universitato Miklós Horthy en 1941 kaj 1942. Li ekinstruis en 1941 en eduka instituto pri pedagogoj en Szarvas, sed en la sekva jaro li instruis en gimnazio en la sama urbo. Inter 1961 kaj 1964 li estis katedrestro de altlernejo pri infanĝardenistoj same en Szarvas, poste li estis inspektoro, fine historiisto en la akademia instituto. Li okupiĝis pri loka historio, kamparanaj movadoj kaj biografioj pri pedagogoj. Li ricevis premion en 1952, post 3 jaroj premion Kossuth. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az erdélyi szász önkormányzat kialakulása (1941)
  • A szlovák levéltárak problémáiról (1953)
  • Az iparfejlődés néhány kérdése Békés megyében, a 19. században (1957)
  • A történelem tanításának módszertana (1965) - kun aliaj
  • A Barcaság betelepítése és a Német Lovagrend (1989)

Fontoj redakti