Lajos Hegedüs (juristo)

Lajos Candid Hegedüs [lajoŝ kandid hegeduŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hegedüs Lajos Candid estis hungara juristo, ŝtatoficisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (1874).

Lajos Hegedüs (juristo)
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de oktobro 1831 (nun 1831-10-03)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Nagyvárad
Morto la 13-an de junio 1883
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Rákospalota (iama urbo)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aŭtoro
Beamter (en) Traduki
jurosciencisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos Hegedüs[1] naskiĝis la  3-an de oktobro 1831 (nun 1831-10-03) en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Oradea en Rumanio), li mortis la 13-an de junio 1883 en Rákospalota (iama urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa parto de Budapeŝto).

Biografio

redakti

Lajos Hegedüs laboris de 1851 en la tribunalo de Pest (urbo), dum li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1853. De 1856 li laboris en justicministerio de Vieno, en 1860 en la hungara kancelario de Vieno, de 1867 li priokupiĝis pri la aferoj de artmonumentoj kaj muzeoj kiel sekcikonsilanto de la ministerio pri religio kaj publikinstruado jam en Budao (urbo).

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Értekezés a föld alatti tulajdon viszonyairól…(disertaĵo, Pest, 1853)
  • Eredeti tréfák, adomák s mondák a cigány életből. (Pest, 1857; 2-a pligrandigita eldono: 1864.; 3-a pligrandigita eldono: 1870)
  • A magyar közjog alapvonalai. Laŭ Antal Mózes Cziráky (Pest, 1862, 2-a pligrandigita eldono: 1869; 3-a eldono: 1872)
  • Kegyelmi királyi utasítás a váltóbiróságok számára. (Pest, 1863, 2-a eldono: 1841)

Memorigiloj

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti