Lajos Hegyeshalmi

hungara advokato, politikisto

Lajos Hegyeshalmi (aŭ Hegyeshalmy) [lajoŝ hedjeŝhalmi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegyeshalmy Lajos estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis hegyeshalmi.

Lajos Hegyeshalmi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 21-an de oktobro 1862 en Pest (urbo). Li mortis la 7-an de marto 1925 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Hegyeshalmi lernis juron, poste li laboris en bankoj. Ekde 1896 li estis oficisto en ministerio. Li estis subdirektoro de Hungaraj Ŝtataj Fervojoj inter 1910-1914. Li estis ministro en la jaroj 1919, 1920, 1921 kun interrompoj. En 1922 li estis elektita parlamenta deputito.

Fontoj redakti