Lajos Lóczy (1891-1980)

Lajos Lóczy [lajoŝ lOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lóczy Lajos estis hungara geologo, profesoro, la unua eksterlanda membro de Brazila Scienca Akademio (1967). Lia samnoma patro Lajos Lóczy estis same geologo.

Lajos Lóczy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1891 (1891-06-05)
en Budapeŝto
Morto 9-an de junio 1980 (1980-06-09) (89-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de ZurikoUniversitato de Laŭzano
Familio
Patro Lajos Lóczy
Okupo
Okupo geologo
vdr

Lajos Lóczy [1] naskiĝis la 5-an de junio 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de junio 1980 en Rio-de-Ĵanejro.

Biografio redakti

Lajos Lóczy frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Zuriko en 1914. Post siaj studoj li instruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed li partoprenis ankaŭ en geologia ekspedicio en Serbio en 1917. Li estis nomumita privata profesoro en 1919. Li ofte estis spertulo aŭ esploristo pri nafto eksterlande de 1920 ĝis 1961 (Ekvadoro, Peruo, Rumanio, Pollando, Jugoslavio, Sumatro, Javo, Sulaveso). Inter 1932 kaj 1948 li estis direktoro de geografia instituto en Budapeŝto, krome li partoprenis en esploroj pri nafto en Hungario. En 1961 li translokiĝis al Brazilo, baldaŭ li instruis en Rio-de-Ĵanejro, eĉ en Teherano. En 1973 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A villányi callovien ammonitesek monográfiája (1915)
  • Tectonismo transversal na América do Sul e suas Relações Genéticas com as Zonas de Fratura das Cadeias Meio-Oceânicas (1969)
  • Geológia Estrutural é Introduição a Geotectonica (1976)

Fontoj redakti