Lajos Lőrincze [lajoŝ lOrince], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőrincze Lajos estis hungara lingvisto.

Lajos Lőrincze
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1915 (1915-11-24)
en Szentgál
Morto 11-an de oktobro 1993 (1993-10-11) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo lingvistodocento
vdr

Lajos Lőrincze [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1915 en Szentgál. Li mortis la 11-an de oktobro 1993 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Lőrincze abiturientis en kolegio de Pápa, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1941. Komence li laboris en instituto, poste li instruis en la menciita kolegio. En 1949 li ricevis postenon en la akademia lingvista instituto. En 1952 li kandidatiĝis, post jaroj li estis nomumita titulara universitata docento. En 1985 li pensiuliĝis, sed li partoprenis en lingvistaj laboroj. Li ricevis premiojn inter 1970 kaj 1992.

En 1952 li kreis programon en Hungara Radio sub titolo Édes anyanyelvünk (=Nia kara gepatra lingvo) kaj li fokusiĝis en intereso de la lando. Li partoprenis ankaŭ en redaktadoj de lingvistaj revuoj, post jaroj li aperis ankaŭ en televizio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Földrajzi neveink élete (1947)
  • Magyar nyelvjárási bibliográfia 1817–1949 (1951)
  • Édes anyanyelvünk (1961)
  • Emberközpontú nyelvművelés (1980)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti