Lajos Letenyei [lajoŝ letenjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Letenyei Lajos estis hungara agronomo, bienulo. Lia familia nomvarianto estis Letenyey [letenjei].

Lajos Letenyei
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1822 (1822-02-26)
en Felcsút
Morto 27-an de septembro 1868 (1868-09-27) (46-jaraĝa)
en Felcsút
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Lajos Letenyei[1] naskiĝis la 6-an de februaro 1822 en Felcsút, li mortis la 27-an de septembro 1868 en Felcsút.

Biografio redakti

Lajos Letenyei maturiĝis en gimnazio de Székesfehérvár en 1838, en la studjaro 1841 li akiris diplometon en Institutum Geometricum, pli poste agronomian diplomon en Georgikon en 1843. Post la diplomo li laboris en magnata bieno. Iom poste li estis sendita al University de Hohenheim kaj ankaŭ studvojaĝis. Hejmenveninta li estis fabrikestro en Pécs, poste agronomo en Fejér (historia departemento). Ekde 1853 li laboris en la propra bieno en Felcsút. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, lia dua edzino naskis du filinojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szőlőszeti tájrajz. Fehérmegye válvölgyi és tabajdi szőlőmívelés ismertetése, tanulságos észrevételekkel a mai szőlőipar fejlesztéseül. (1859)
  • Magyarországi kártékony állatok és ártalmas növények, melyek ismerete, távolításuk módjával minden háztartás-, kertészet- és gazdászatnak érdekében áll. (premiita, kunaŭtoro, 1865)
  • Mezőgazdaságunk gépesítése és a gépészképzés (1865)
  • Letenyey Lajos összes munkái. Irányeszmék. (1865)

Memorigiloj redakti

  • gimnazio de Felcsút prenis la nomon "Letenyei Lajos"

Fontoj redakti

Referencoj redakti